Cañada de Benatanduz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañada de Benatanduz
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 0° 32′ U (mapo)40.578333333333-0.5361111111111Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 422 m [+]
Areo 34,891518 km² ( 348 9.1 518 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañada de Benatanduz (Provinco Teruelo)
Cañada de Benatanduz (Provinco Teruelo)
DEC
Cañada de Benatanduz
Cañada de Benatanduz
Situo de Cañada de Benatanduz
Cañada de Benatanduz (Hispanio)
Cañada de Benatanduz (Hispanio)
DEC
Cañada de Benatanduz
Cañada de Benatanduz
Situo de Cañada de Benatanduz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañada de Benatanduz [+]
vdr

Cañada de Benatanduz [kaNJAda debenatanDUZ] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cañada de Benatanduz subneĝe.
Iama hospitalo kaj urbodomo.

Ĝi estas je 89 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1422 msm de altitudo, kio rezultas en malvarma vetero.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj samkomarkaj municipoj. La loĝloko mem estas inter Villarluengo norde, Fortanete sude kaj Cantavieja sudoriente. La loko estas en la Iberia Sistemo, ĉe la montaro de Malsupra Aragono nome ĉe la Sierra de la Cañada, en la centra zono de la Kultura Parko de Maestrazgo, ĉe ravinoj de rivero samnoma, kiel municipo kun plej alta altitudo en la komarko Maestrazgo. La loĝloko estas konstituita per tri kvartaloj konektitaj inter si, nome Monjuí, San Cristóbal kaj La Magdalena. Ĝi estas alirebla laŭ la regiona ŝoseo A-226 el Cantavieja aŭ Fortanete, kaj poste laŭ la regiona ŝoseo A-1702 en direkto al Ejulve.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. La loko ricevis la rajtigilon Carta de Población en 1198. La loknomo Cañada de Benatanduz havigas du informojn pri la pasinteco de la loko. Cañada estas etimologie komprenebla kiel "gregovojo" alude al la transmigra brutobredado kaj Benatanduz sugestas iaman araban loĝanton.

Dum la Karlismaj militoj dum la 1870-aj jaroj, kelkaj lokanoj aligis al karlistaj rotoj estritaj de la pastro kaj de la fratoj Puerto).

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cañada de Benatanduz kie oni malaltiĝis el 642 en 1900 ĝis nunaj 34 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la triarka urbodomo, du ermitejoj kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]