Fortanete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortanete
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44143
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 222  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 0° 31′ U (mapo)40.505833333333-0.52083333333334Koordinatoj: 40° 30′ N, 0° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 353 m [+]
Areo 168,211058 km² (1 682 1.1 058 ha) [+]
Fortanete (Provinco Teruelo)
Fortanete (Provinco Teruelo)
DEC
Fortanete
Fortanete
Situo de Fortanete
Fortanete (Hispanio)
Fortanete (Hispanio)
DEC
Fortanete
Fortanete
Situo de Fortanete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fortanete [+]
vdr

Fortanete [fortaNEte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alirejo.

Ĝi estas je 72 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1353 msm de altitudo, kio rezultas en malvarma klimato.​ La ampleksa municipa teritorio estas en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj samkomarkaj municipoj kaj ĝenerale norde kun Pitarque kaj Cañada de Benatanduz, oriente kun Cantavieja, sude kun Mosqueruela kaj Valdelinares kaj okcidente kun Villarroya de los Pinares. La loko estas en la Iberia Sistemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Paleolitiko kaj de Bronzepoko. Krome estas setlejo de iberoj, okupita ankaŭ en epoko de romianoj.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi estis donita al la Ordeno de Sankta Johano en 1202 fare de Pedro la 2-a de Aragono. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis ekstermurege.

La historio de la loko dum la karlismaj militoj estis ligita al la apuda Cantavieja kie estis ĉefurbo de karlistoj. Fine de la 19-a jarcento, Fortanete atingis pinton de 1 700 loĝantoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis militfronto en Majo 1938. Poste venis malfacila postmilito, agado de kontraŭfrankisma gerilo kaj rura elmigrado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fortanete kie oni malaltiĝis el 1 570 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 200 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Folklora stango.

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la urba kerno mem, la gotik-baroka preĝejo kun platereska pordego, pilgrimermitejo-sanktejo, du ermitejoj, krucmonumentoj, turo el iama templana kastelo, triarka urbodomo, Pordego de Sankta Paŭlo el iama murego, diversaj blazondomoj, inter kiuj elstaras la Domo Blinque kun eksterordinara portiko de unusola kolono, kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]