Arens de Lledó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arens de Lledó
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44622
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 205  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 0° 16′ O (mapo)40.99210220.27062280000001Koordinatoj: 41° 0′ N, 0° 16′ O (mapo) [+]
Alto 381 m [+]
Areo 34,268961 km² ( 342 6.8 961 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arens de Lledó (Provinco Teruelo)
Arens de Lledó (Provinco Teruelo)
DEC
Arens de Lledó
Arens de Lledó
Situo de Arens de Lledó
Arens de Lledó (Hispanio)
Arens de Lledó (Hispanio)
DEC
Arens de Lledó
Arens de Lledó
Situo de Arens de Lledó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arenys de Lledó [+]
vdr

Arens de Lledó [aRENS de Lledó] (Arenys de Lledó en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fasado de la preĝejo.

Ĝi estas je 190 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 381 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la provinca ŝoseo TE-24 kun apuda Lledó sude, ambaŭ sur la limo kun la provinco Taragono; krome nordokcidente estas Calaceite kaj sudoriente pli apude La Horta de Sant Joan jam en la provinco Taragono, konata kiel enirejo al la natura parko Els Ports kaj ĉar Picasso pasigis tie sezonon kaj startigis sian etapon kubisman. Proksime estas kultura ĉefurbo de Matarraña, nome Calaceite, loko tre vizitata de artistoj. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo sur montara deklivo, ĉe la bordo de la rivero Algars, kiu markas la limon kun la Supra Tero kaj Katalunio. Tie estas Galeró, nome banloko tre vizitata.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis proksime restaĵoj de iberoj. De la araba epoko restas riverdigo "azudo" kun tiama araba vorto.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Estas restaĵoj de la murego kaj je 6 km, ĉe la ermitejo de Sankta Hipólito (Sant Pol), estas la bazo de mezepoka kolono kaj kruco de templanoj. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis plej multe. En 1785 ĝi ricevis la titolon de "villa".

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) oni bruligis la municipan arkivon fare de revoluciuloj por forigi la rajtojn al terposedo sed restis la civila registro. En la proksima urbo Gandesa estas Centro de Studoj pri la Batalo de Ebro.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Arens de Lledó kie oni malaltiĝis el 759 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 221 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]