Murero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murero
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50366
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 29′ U (mapo)41.158055555556-1.4822222222222Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 18,24623 km² (18 24. 623 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Murero (Provinco Zaragozo)
Murero (Provinco Zaragozo)
DEC
Murero
Murero
Situo de Murero
Murero (Hispanio)
Murero (Hispanio)
DEC
Murero
Murero
Situo de Murero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murero [+]
vdr

Murero [muREro] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Murero estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Manchones (oriente) kaj Atea (okcidente).

La loĝloko Murero mem estas je 90 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 707 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma del Campo de Gallocanta en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Murero kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 97 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun freskoj de la 18-a jarcento, krucmonumentoj ktp. Aparte gravas el paleontologia vidpunkto la kuŝejo de Rambla de Valdemiedes, kie oni trovis grandan kvanton de fosilioj de trilobitoj de la Kambrio. Eĉ kelkaj specioj estis priskribitaj por la unua fojo en Murero, kiel Paradoxides mureroensis, Acadoparadoxides mureroensis (Sdzuy, 1958), Sericichnus mureroensis (Gámez Vintaned kaj Mayoral, 1995), Crumillospongia mureroensis (García-Bellido, Dies Álvarez, Gámez Vintaned, Liñán kaj Gozalo, 2011], kaj Mureropodia apae (Gámez Vintaned, Liñán kaj Zhuravlev, 2011), nome lobopodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]