Manchones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manchones
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50366
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 28′ U (mapo)41.149444444444-1.4658333333333Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 26,825311 km² ( 268 2.5 311 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manchones (Provinco Zaragozo)
Manchones (Provinco Zaragozo)
DEC
Manchones
Manchones
Situo de Manchones
Manchones (Hispanio)
Manchones (Hispanio)
DEC
Manchones
Manchones
Situo de Manchones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manchones [+]
vdr

Manchones [manĈOnes] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manchones estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Murero, Orcajo, Daroca, Retascón kaj Langa del Castillo.

La loĝloko Manchones mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 756 msm, borde de la rivero Jiloca inter Murero apude nordokcidente kaj Daroca sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma del Campo de Gallocanta en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Diego López de Lobera luktis kun Alfonso la 1-a en la konkero de la zono kaj tiukadre la reĝo donis al li la kastelojn de Manchones, Murero kaj Munébrega. Do estis kastelo kaj fortikaĵoj en la areo de la rivero Jiloca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Manchones kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 104 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun grava juvelaro kaj moderna mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]