Daroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daroca)
Daroko
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 957  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 1° 25′ U (mapo)41.1131898-1.4169508Koordinatoj: 41° 7′ N, 1° 25′ U (mapo) [+]
Alto 797 m [+]
Areo 52,045736 km² ( 520 4.5 736 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Daroko (Provinco Zaragozo)
Daroko (Provinco Zaragozo)
DEC
Daroko
Daroko
Situo de Daroko
Daroko (Hispanio)
Daroko (Hispanio)
DEC
Daroko
Daroko
Situo de Daroko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daroca [+]
vdr

Daroko hispane Daroca estas urbo kaj municipo de la provinco Zaragozo, Aŭtonoma Komunumo Aragono, en Hispanio. Ĝi troviĝas je 84 km sude de la ĉefurbo, en la baseno de la rivero Jiloca je 797 metroj sur la marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas: 41° 07′ N 01° 25′ O / 41.117 °N, 1.417 °O / 41.117; 1.417 (mapo) Ĝi estas en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kies ĉefurbo ĝi estas.

Ĝi temas pri fortikigita areo de konstruitaj muregoj inter la 16-a kaj 16-a jarcentoj kaj konservata preskaŭ en sia tuto. En ĝi elstaras du defendaj pordoj en la du ĉefaj enirejoj de la urbo. En Daroko ekzistis tri kasteloj, la Ĉefa Kastelo, la Kastelo de la Judejo kaj la Kastelo Sankta Kristoforo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Placo.

Daroko estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kie ĝi estas ĉirkaŭita de sep aliaj smkomarkaj municipoj.

La malgranda loĝloko Daroko mem estas je 86 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 782 msm. La urbo estas protektita de du montetoj, nome de Sankta Georgo (855 m) kaj de Sankrta Kristoforo (931 m), sur kiuj ascendas la muregoj kiuj fortifikas ĝin. La teritorio konsistas je serio de ebenaĵoj kaj montaroj finitaj per ravinoj, aro de basenoj kiuj descendas al la rivero Jiloca. En ties bordoj estas fruktoĝardenoj kaj kampoj kultivitaj per vitejoj kaj cerealoj, dum la altaj stepoj konservas la indiĝenan vegetaĵaron de la zono​. La altitudo gamas inter 979 m (El Plano), en la limo kun Retascón, kaj 725 m, borde de la rivero Jiloca.

Ĝi estas alirebla laŭ diversaj ŝoseoj el Retascón nordoriente kaj laŭhorloĝe el Nombrevilla oriente, Villanueva de Jiloca kaj San Martín del Río sudoriente, Valdehorna kaj Balconchán sudokcidente kaj Manchones kaj Murero nordokcidente.

Ĝi estas inter Vistabella oriente kaj Villarreal de Huerva okcidente ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo.

Nordokcidente: Manchones Norde: Manchones kaj Retascón Nordoriente: Retascón
Okcidente: Orcajo Oriente: Nombrevilla
Sudokcidente: Balconchán kaj Valdehorna Sude: Valdehorna kaj Villanueva de Jiloca Sudoriente: Villanueva de Jiloca

Historio[redakti | redakti fonton]

Impona pordego de la iamaj muregoj.

Laŭ kelkaj historiistoj, la keltibera setlejo tie estis nomita Darek. Oni indikis, ke Daroca estis urbo kiun la romianoj nomis Agiria, kie ili konstruis fortikan kastelon pora defendi la vojon Via Laminitana, kiu trairis la lokon kaj konektis Zaragozon kun Valencio.​

La plej frua mencio dokumenta de la urbo estas de la jaro 837 kiel grava urbo en la nordo de al-Andalus, kie instaligis sudarabja aŭ jemenaj klanoj, kaj kiu estis nomita Kalat-Daraŭka (862), kaj tio pluis dum 400 jaroj, ĝis Alfonso la 1-a de Aragono konkeri ĝin en 1120, kaj en 1141 ekestis primitiva jura statuto, nun nekonata. En la 12-a jarcento, Ramon Berenger la 4-a havigis juran statuson kaj privilegiojn kiuj konvertis ĝin en la ĉefurbo de la Komunumo de Daroko, kiu ludis gravan rolon socie kaj milite en la Mezepoko. En milito kontraŭ Petro la 1-a de Kastilio, Daroko rezistis sieĝon, kio rezultis en havigo de la statuso de "urbo" la 26an de Aprilo 1366.

Ekonomie, agrikulturo kaj brutobredado estis ĉefaj okupoj de la loĝantoj. Estis tri sociaj grupoj, nome kristanoj, judoj kaj islamanoj, kiuj estis regataj de la samaj leĝoj kaj privilegioj, kvankam organizitaj separite. La urbo servis kiel ofta haltejo por veturantoj kaj gravuloj, inter kiuj ankaŭ reĝoj, kiel la Katolikaj Gereĝoj, Karolo la 1-a, Filipo la 2-a, Filipo la 3-a, Filipo la 5-a kaj Karolo la 2-a. Post lia morto, Daroko kiel multaj aragonanoj apogis la tendaron de la pretendanto Habsburga, nome Karolo, anstataŭ la kandidato apogita de Francio nome Filipo la 5-a, kio rezultis en okupacio de la loko en la Milito de Hispana Sukcedo.

Romanika pordego de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la trupoj de Napoleono eniris en Darokon en junio 1808 kaj ili restis ĝis aŭgusto 1813. Dum la Karlismaj militoj ĝi estis okupita de la karlistoj en 1834, 1837 kaj 1872, sed ĉiam nur provizoraj ĉar Daroko restis fidela al la monarkio de Isabel la 2-a. Tiuj okupoj rilatis al proksimeco de la karlisma teritorio de Maestrazgo.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la ekonomio pliiĝis pro la sukceso de la agrikulturo, kaj sekve de la komerco kaj la malgranda industrio. Komence de la 20- jarcento alvenis fervojo en 1902 de la linio Calatayud-Valencia, kio plifortigis la komercon de Daroca. En tiu epoko, oni konstruis digojn ĉe la fluejo de Jiloca kaj oni rearbarigis klopode eviti katastrofojn okazigitajn de laŭsezonaj inundoj. En la Hispana Enlanda Milito venkis en la komarko la tendaro de la insurekciuloj. Sekvis subpremado. Poste, la urbo ekdekadencis, sed retenis loĝantaron pro industriigo kaj mekanizado de la ruro.​

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de la municipo inter 1991 kaj 2004
2004 2001 1996 1991
2155 2212 2335 2351

Ĉiuokaze la evoluo de la loĝantaro estis kreskiĝanta laŭlonge de la dua duono de la 19-a jarcento ĝis atingi 3 857 loĝantojn en 1930. Poste venis iompostioma malpliiĝo ĝis nunaj 1914.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Baziliko Santa María de los Sagrados Corporales.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Estas grava prizono en la municipo. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la romanik-devena Baziliko Santa María de los Sagrados Corporales kun retablo jubea en kapelo, barokaj ĉefaltaro kaj orgeno; krome estas eklezia muzeo kaj artaj pordegoj.

Turo de Sankta Kristoforo.

La preĝejo de Sankta Johano Baptista (12-a kaj 13-a jarcentoj), konstruita sur la bazo de iama moskeo. Ĝi plutenas originan absidon, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso ĉar estas la unua konservita montro de la transiro de la romaniko al la aragona mudeĥaro. La preĝejo de Sankta Mikaelo (12-a kaj 13-a jarcentoj), estas la plej pura ekzemplo de romanika arto, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso; elstaras interne surmura retablo (14-a jarcento). De la preĝejo de Sankta Dominiko de Silos (12-a kaj 13-a jarcentoj), post damaĝo pro incendio en 1735, restis nur la romanik-gotika absido kaj la turo, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso ĉar estas frua ekzemplo de mudeĥara arto en kristana sonorilturo, kun detaloj de glazuro kaj arkoj de islama tradicio; ĝi estas renkonstruita en la 18-a jarcento baroke.

La Fontano de la dudek tuboj (1639) estas ornama fontano kiu estis ne nur utila servilo, sed ankaŭ fundamenta elemento de la urboplanado kaj monumenta ornamaĵo. La mina (1555-1560), estas grava tunelo 600 m longa, 6 m larĝa kaj inter 7 kaj 8 m alta kiu trapasas la monteto de Sankta Georgo, konstruita por eviti inundojn eligante troan akvon; tamen inundoj sekvis kaj en 1575, nome 15 jarojn post la konstruado de La Mina, nome la 14a de junio, enorma pluvego falis sur Daroko kaj ĉirkaŭoj, kaj tial La Mina malkapablis elirigi tiom da akvo kiu ege minacis la urbon. La Malsupran Pordegon malfermiĝis pro la akvoforto formante digegon. Sed laŭ legenda rakonto enorma muelrado, surloke nomita "ruejo" [RUEĥo], kiu estis ĉe la Supra Pordego malsupreniris laŭ la tuta ĉefstrato enorme rapide kaj falegis la Malsupran Pordegon eligante akvon kaj savante la urbon; Tiu muelŝtono Ruejo nun montriĝas en ĉefa bulvaro Paseo de la Constitución, ĉe la Malsupra Pordego. La gotika Hospitalo de Sankta Dominiko (15-a jarcento), estas aktuale Muzeo de Arto kaj Historio de Daroko. Portikara domo "almudí" estas ekzemplo de komerc-stokada uzado de portikaroj. La muregoj estis 4 km longa, havis 116 turetojn, el kiuj 14 grandajn. El tio nun vizitendas la Turo de Sankta Kristoforo aŭ Andador, la Turo de la Caballero de la Espuela (Spronkavaliro), la Turo de la Carretería (Ĉaroj), la kvar pordegoj (Supra, Malsupra, de Valencia kaj de Arrabal (kvartalo)). Aparte estas la Kastelo de Sankta Georgo aŭ de la Judkvartalo. Krome estas multaj palac-domoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]