Villarreal de Huerva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarreal de Huerva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50490
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 1° 17′ U (mapo)41.1902051-1.2895264Koordinatoj: 41° 11′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 867 m [+]
Areo 27,134133 km² ( 271 3.4 133 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarreal de Huerva (Provinco Zaragozo)
Villarreal de Huerva (Provinco Zaragozo)
DEC
Villarreal de Huerva
Villarreal de Huerva
Situo de Villarreal de Huerva
Villarreal de Huerva (Hispanio)
Villarreal de Huerva (Hispanio)
DEC
Villarreal de Huerva
Villarreal de Huerva
Situo de Villarreal de Huerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarreal de Huerva [+]
vdr

Villarreal de Huerva [biljareAL deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villarreal de Huerva estas etimologie komprenebla kiel Reĝa Vilaĝo de Huerva alude al trafluanta rivero Huerva.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villarreal de Huerva estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Mainar (okcidente) kaj Cerveruela (oriente). La plej alta punkto estas Picacho de Villarreal (1181 m), ĉe montaro Sierra del Peco. La rivero Huerva estas la ĉefa akvofluejo, kiu kolektas akvon el nombraj rojoj devenaj de la apudaj montoj. La ŝoseo N-330 trairas la montopasejon Huerva (944 m) en la limo kun Paniza, alire al Campo de Cariñena. La altitudo gamas inter 1181 m (Picacho de Villarreal) kaj 820 m borde de la rivero Huerva.

La loĝloko Villarreal de Huerva mem estas je 70 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 867 msm, inter Villadoz sude kaj Paniza tre for norde laŭ la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo kaj Mainar (okcidente, tute apude).

Nordokcidente: Mainar Norde: Encinacorba Nordoriente: Paniza
Oeste: Mainar Oriente: Cerveruela
Sudokcidente: Mainar Sude: Villadoz Sudoriente: Badules

Historio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo.
Ponto.
Ermitejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Fine de la 17-a jarcento oni konstruis la preĝejon sur la loko de iama kastelo konservante mudeĥaran turon de antaŭa preĝejo kaj restaĵojn de la murego kaj de defendoturo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villarreal de Huerva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 272 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo; ermitejoj; ponto; krucmonumentoj kaj moderna municipa pavilono. Estas interesaj naturaj lokoj en la apudeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]