Mainar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mainar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50368
Demografio
Loĝantaro 176  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 1° 18′ U (mapo)41.192222222222-1.3041666666667Koordinatoj: 41° 12′ N, 1° 18′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 34,021965 km² ( 340 2.1 965 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mainar (Provinco Zaragozo)
Mainar (Provinco Zaragozo)
DEC
Mainar
Mainar
Situo de Mainar
Mainar (Hispanio)
Mainar (Hispanio)
DEC
Mainar
Mainar
Situo de Mainar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mainar [+]
vdr

Mainar [majNAR] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono) kaj en la subkomarko aŭ natura regiono Campo Romanos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mainar estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie estas inter Torralbilla (okcidente) kaj Villarreal de Huerva (oriente, tute apude).

La loĝloko Mainar mem estas je 68 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 866 msm, inter Villarreal de Huerva okcidente ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo kaj Langa del Castillo (okcidente).

Nordokcidente: Torralbilla Norde: Codos kaj Encinacorba Nodoriente: Villarreal de Huerva
Okcidente: Torralbilla Oriente: Villarreal de Huerva
Sudokcidente: Retascón Sude: Villarroya del Campo Sudoriente: Villarreal de Huerva

Trafluas la municipan teritorion el río Huerva que sirve de límite de término municipal con Villarreal de Huerva. Estis ankaŭ rojoj, kelkaj kanaligitaj el la Mezepoko por bestotrinkado aŭ por irigacio. La afero suferis la agadon de la karlismaj militoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neĝujo.
Ermitejo.
Municipa sport-pavilono.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Komence de la 20-a jarcento oni instalis elektron kaj elektran lumon per unika generatoro por Mainar kaj por Villarreal de Huerva, kio rezultis en polemiko kaj kvereletoj. Dum la Hispana Enlanda Milito respublika kolono tranoktis kaj venis frankisma aviadilaro por bombardadi ĝin; sed kiam ili alvenis la respublikanoj jam estis foririntaj, la aviadilistoj ne povis reveni ŝarĝante la bombojn kaj forfqaligis iloin sur apudaj kampoj sen okazigi mortojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mainar kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 59 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado).

Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥata turo kiu aperas simbole en la municipa blazono inter spiko kaj napo, tradiciaj kultivoj; krucmonumentoj; ermitejoj; neĝujo; muelejo; kun Villarreal de ponto de epoko de Trajano; kaj moderna municipa sport-pavilono. Estas interesaj naturaj lokoj en la apudeco kiel natura puto de noka kondenseco, nome El Pozuelo (la puteto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]