Retascón
Retascón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50367 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 9′ N, 1° 23′ U (mapo)41.144166666667-1.3811111111111Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 25,158458 km² ( 251 5.8 458 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retascón [+] | |||
Retascón [retasKON] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Retascón estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kie estas lauhorloĝe el nordo inter Langa del Castillo, Torralbilla, Mainar, Villarroya del Campo, Daroca kaj Manchones.
La loĝloko Retascón mem estas je 76 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 950 msm, oriente de la rivero Jiloca inter Daroca sudokcidente kaj Villarreal de Huerva nordoriente.
Nordokcidente: Manchones | Norde: Langa del Castillo | Nordoriente: Torralbilla kaj Mainar |
Okcidente: Daroca | Oriente: Villarroya del Campo | |
Sudokcidente: Daroca | Sude: Daroca | Sudoriente: Daroca |
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma del Campo de Gallocanta en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Retascón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 65 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, restaĵoj de kastelo, ermitejo, krucmonumento, ruinaj kolombejoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Trinkujo.
-
Urbodomo.
-
Preĝejo.
-
Krucmonumento peirón de Santa Bárbara.
-
Enirejo.
-
Enirejo.
-
Restaĵoj de la ermitejo de Sankta Kristoforo.
-
Restaĵoj de la kastelo de Retascón.