Villadoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villadoz
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50490
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 17′ U (mapo)41.1626146-1.2872251Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 17,184287 km² ( 171 8.4 287 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villadoz (Provinco Zaragozo)
Villadoz (Provinco Zaragozo)
DEC
Villadoz
Villadoz
Situo de Villadoz
Villadoz (Hispanio)
Villadoz (Hispanio)
DEC
Villadoz
Villadoz
Situo de Villadoz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villadoz [+]
vdr

Villadoz [biljaDOZ] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villadoz estas etimologie komprenebla kiel Dolĉa Vilaĝo kadre de la kreado de pozitivaj loknomoj cele al favori reloĝadon, same kiel ĉe proksimaj loĝlokoj kiel Villarreal de Huerva, Villahermosa del Campo kaj Fombuena. La aragona filologo Antonio Ubieto Arteta bazas tiun aserton sur la origina aragonlingva loknomo "Villadolz".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villadoz estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kie ĝi limas kun Villarreal de Huerva, Badules, Romanos kaj Villarroya del Campo.

La loĝloko Villadoz mem estas je 69 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 882 msm, inter Villarreal de Huerva norde ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo kaj Romanos (sude, sed ankaŭ ĉe la aŭtovojo) kaj Badules sur la fluejo de la rivero Huerva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de romianoj en la teritorio. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Iam estis kaj preĝejo kaj du ermitejoj, sed tiuj estis detruitaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. En 1845 la loĝloko Villarroya del Campo estis deklarita submunicipo de Villadoz; sed ĝi sendependiĝis meze de la 20-a jarcento.

En 1933 alvenis industrio al Villadoz, pere de la fervoja linio Zaragoza-Caminreal de la kompanio Caminos de Hierro del Norte, kio meze de la jarcento iĝis de Renfe, kaj la linio plilongiĝis ĝis Teruelo. Fine de la 1990-aj jaroj oni plilongigis la linion ambaŭflanke ĝis Valencio kaj Huesca. En la Hispana Enlanda Milito la frankistoj mortpafis kvin respublikanojn de Santa Cruz de Nogueras kiuj estis enterigitaj en komuna elfosaĵo kaj jam rekuperitaj. Krome ankaŭ kvar lokanoj mortis en la milito.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villadoz kie oni malaltiĝis el 349 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 90 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara turo kaj gotika retablo de la 15-a jarcento; krucmonumento; kaj ermitejoj. Estas interesaj naturaj lokoj en la apudeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]