Orcajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orcajo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50366
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 1° 29′ U (mapo)41.108888888889-1.4894444444444Koordinatoj: 41° 7′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 28,447724 km² ( 284 4.7 724 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orcajo (Provinco Zaragozo)
Orcajo (Provinco Zaragozo)
DEC
Orcajo
Orcajo
Situo de Orcajo
Orcajo (Hispanio)
Orcajo (Hispanio)
DEC
Orcajo
Orcajo
Situo de Orcajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orcajo [+]
vdr

Orcajo [orKAĥo] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orcajo estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo, kie limas el nordo laŭhorloĝe kun Manchones, Daroca, Balconchán, Used, Cubel, Atea kaj Murero.

La loĝloko Orcajo mem estas je 96 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 770 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma del Campo de Gallocanta en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Orcajo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 58 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de San Bernabé, konstruita inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj; ermitejo de Sankta Nikolao; ermitejo de la Virgulino de la Rosario de la 16-a jarcento de stilo gotik-mudeĥara, nune en preskaŭ ruina stato; krucmonumentoj "peirones" de La Virgen del Carmen, de la Virgen del Pilar, de La Soledad, de San José, de San Antón kaj de San Gregorio. Kiel natura heredo menciendas la arbaro de pinsapoj, specio tute foresta en Aragono, rezulto de rearbarigo komence de la 20-a jarcento per tiu specio de andaluza abio; en 2018 ĝi estis deklarita "Arboleda Singular" fare de la regiona registaro Gobierno de Aragón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]