Toots and the Maytals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toots and the Maytals
Persona informo
TTT
Retejo http://www.tootsandthemaytals.com/
vdr
Unua generacio de Toots and the Maytals.

The Maytals, konata el 1972 ĝis 2020 kiel Toots and the Maytals, estas jamajka muzika grupo, unu el la plej bone konataj ska kaj rokstediaj voĉgrupoj. The Maytals estis formita en la komencaj 1960-aj jaroj kaj estis ŝlosilaj figuroj en la popularigado de regea muziko.

Estro Toots Hibbert, kiu mortis en 2020,[1] estis konsiderata regea pioniro kun Bob Marley.[2] Lia soula voĉstilo estis komparita al tiu de Otis Redding, kaj tio faris, ke li estis nomita de la gazeto Rolling Stone kiel unu el la 100 Plej Grandaj Kantistoj.[3] Post la morto de Hibbert, the Maytals indikis, ke ili plue estos laboranta grupo.[4]

Ilia unuopaĵo de 1968 nome "Do the Reggay" estis la unua kanto kiu uzis la vorton "reggae", stampante la nomon de la ĝenro kaj enkondukante ĝin al tutmonda publiko.[5][6][7] La Oxford English Dictionary konsideras Toots and the Maytals en la etimologio de la vorto "Reggae".[8]

Totale ili publikigis 24 studialbumojn, 7 koncertalbumojn, 21 kompilaĵojn, 6 muzikalbumetojn kaj 137 unuopaĵojn (el kiuj 49 estas disigaĵoj).

Anaro[redakti | redakti fonton]

  • Paul Douglas – drumoj, perkutado, helpa voĉo (1969–1981, 1990–2013, 2016–nuntempe)
  • Jackie Jackson – baso, helpa voĉo (1969–1981, 1990–2013, 2016–nuntempe)
  • Radcliffe "Dougie" Bryan – gitaro (1972–1981, 1998–2013, 2016–nuntempe)
  • Carl Harvey – gitaro, helpa voĉo (1980–1981, 1990–2013, 2016–nuntempe)
  • Marie "Twiggi" Gitten – helpa voĉo (1999–2013, 2016–nuntempe)
  • Stephen Stewart – klavaroj, helpa voĉo (2002–2013, 2016–nuntempe)
  • Charles Farquharson – klavaroj(2008–2013, 2016–nuntempe)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toots and the Maytals (12a de Septembro 2020). Alirita 12a de Septembro 2020.
  2. Kenan Malik (13a de Septembro 2020). Salute Toots Hibbert – a reggae pioneer to rival Bob Marley. The Guardian. Alirita 13a de Septembro 2020.
  3. 100 Greatest Singers gazeto Rolling Stone, 2a de Decembro 2010, alirita la 13an de Februaro 2022}}
  4. "Toots Is Gone, but The Maytals Carry On". Caribbean National Weekly. 27a de Novembro 2020. Alirita la 20an de Februaro 2021.
  5. Mark Savage (12a de Septembro 2020). Obituary: Toots Hibbert - the man who coined the word reggae. BBC News. Alirita 13a de Septembro 2020.
  6. Frederick 'Toots' Hibbert Biography. biography.com. Arkivita el la originalo je 2016-08-09. Alirita 2a de Julio 2016.
  7. reggae. Dictionary.com. Alirita 10a de Julio 2016.
  8. reggae, n.. Oxford English Dictionary. Alirita 13a de Septembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]