Heliodoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri greka verkisto de la 3-a kaj 4-a jarcentoj. Ekzistas diversaj nomoj greke nomataj Ἡλιόδωρος, Heliodoros, esperante Heliodoro, kiuj inter si tute ne rilatas. Ekzemplo de alia Heliodoro estas seleŭkida generalo de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu raportas la 2-a libro de la Makabeoj 3, 25-26.
Heliodoro
Persona informo
Naskiĝo iam dum la 3-a jarcento
en Homs
Morto iam dum la 4-a jarcento
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo verkisto
Verkoj Aethiopica
vdr

Heliodoro (Ἡλιόδωρος) de Emezo (nuna Sirio) estis antikva greka verkisto, aŭtoro de la romano "Etiopika" (Αἰθιοπικά), konata ankaŭ kiel "Teageno kaj Kariklea" (Θεαγένης καὶ Χαρίκλεια).

Manuskripto de Aethiopica (Venice, Biblioteca Nazionale Marciana, Gr. 410, fol. 94v).

Ŝajne li vivis inter la 3-a kaj la 4-a jarcentoj. Kelkaj fakuloj identigas lin kun iu Heliodoro, kiu estis episkopo de Trikalo, sed tiuokaze li estus verkinta antaŭ iĝi episkopo. Ĉiuokaze tio ne estas dokumentite pruvita, kaj kelkaj fakuloj malakceptas tiun teorion.