Luo Guanĵong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luo Guanĵong
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1334 (1334-03-30)
en Tajuano, Yuan
Morto 1-an de januaro 1400 (1400-01-01) (65-jaraĝa)
en Hangĝoŭo, Ĉina Imperio
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Yuan
Okupo
Okupo verkisto
Verkoj Romano de la Tri Regnoj
vdr

Luo Ben (ĉirkaŭ 1330–1400,[1] aŭ ĉirkaŭ 1280–1360[2]), pli bone konata per sia socia nomo Guanĵong (mandarena prononcado: [lwo kwanʈʂʊŋ]), estis ĉina verkisto kiu vivis dum la Ming dinastio. Li estis konata ankaŭ laŭ sia pseŭdonimo Huhai Sanren (en ĉina: 湖海散人; en pinjino: Húhǎi Sǎnrén; laŭvorte 'Plezura homo de Lagoj kaj Maroj').[3] Al Luo oni atribuis la verkadon de la Romano de la Tri Regnoj, unu el la kvar famaj klasikaj romanoj de la Ĉina literaturo.

Oni supozas, ke la historioj kiuj formas la kernon de la Romano de la Tri Regnoj kaj de Ĉe akvorando estis disvolvigita de multaj sendependaj rakontistoj. Oni supozas, ke Ŝi Nai'an estis la unua kiu arigis Ĉe akvorando en unuigita verko, kaj Luo poste nur metis ĝin en la nuna formo de 100 ĉapitroj. Tiukadre Luo estas kutime konsiderata la aŭtoro de la Romano de la Tri Regnoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luo Guanzhong. Encyclopædia Britannica
  2. Chen, Liao (2007). "Two Luo Guanzhong". Jiangsu Social Sciences, N.004,pp. 179-182.
  3. Luo Guanzhong (2000). Sanguo yanyi: Tri Regnoj, 三國演義 [Romano de la Tri Regnoj]. Tradukita de Moss Roberts. Beijing: Foreign Languages Press, p. 31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]