Lobera de Onsella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lobera de Onsella
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50687
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 1° 1′ U (mapo)42.4786644-1.0216465Koordinatoj: 42° 29′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 672 m [+]
Areo 32,17793 km² (32 17. 793 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lobera de Onsella (Provinco Zaragozo)
Lobera de Onsella (Provinco Zaragozo)
DEC
Lobera de Onsella
Lobera de Onsella
Situo de Lobera de Onsella
Lobera de Onsella (Hispanio)
Lobera de Onsella (Hispanio)
DEC
Lobera de Onsella
Lobera de Onsella
Situo de Lobera de Onsella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lobera de Onsella [+]
vdr


Lobera de Onsella (en la aragona Lobera d'Onsella) estas municipo kaj vilaĝo en Hispanio, en la komarko Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros, nordokcidente de provinco Zaragozo, de la historia regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia tradicia nomo estis nur Lobera, ĉar ĝis 1920 la nomo de la rivero Onsella, kiu pasas apud ĝi, ne estis aldonita al la nomo de la urbo. [1] La loknomo Lobera (pli frue Lupera plej verŝajne el latina "lupus") estas komprenebla etimologie kiel "Lupejo", ĉu historie tio ĝustas aŭ ne.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia distanco al Zaragozo estas 146 km. La municipo havas areon de 32,18 kvadrataj kilometroj, kaj la vilaĝo enhavas 26 loĝantojn (INE 2022) kaj tiel ĝia loĝdenso estas tre malalta, nur 1,65 loĝ/km². La poŝtkodo de Lobera de Onsella estas 50687. Ĝia alteco super la marnivelo estas 672 m. [2] [3]

El eklezia vidpunkto ĝi apartenas al la diocezo de Jaca, kiu siavice estas parto de la ĉefepiskopujo de Pamplono.

Lobera de Onsella situas sur monteto ĉe la maldekstra flanko de la "Valdonsella" (la Bal d'Onsella, en la aragona), tra kiu la rivero Onsella fluas, kiu donas sian nomon al la valo kaj transiras la municipan regionon de oriento al okcidento. [4] La municipo de Lobera de Onsella limas en la nordo kun la municipo Los Pintanos, en la oriento kun Longás, en la sudo kun tiuj de Luesia kaj Uncastillo, kaj en la okcidento kun Isuerre. La limoj de la komunumo je la nordo kaj je la sudo estas de natura tipo. En la nordo, la Sierra de la Sarda, kun maksimuma alteco de 1 035 m, kaj en la sudo, la Sierra de Santo Domingo, kun la Fayanás-pinto, 1 128 m alta. [4]

La malgranda vilaĝeto estas bone konservita, kun restaŭritaj domoj kaj bone prizorgataj stratoj, kun grandaj dovelitaj pordegoj, malnovaj pordoj kaj blazonoj de famaj familioj. [5]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografiaj datenoj de Lobera de Onsella inter 1842 kaj 2021:

321 (1842) -- 551 (1877) -- 533 (1887) -- 406 (1897) -- 518 (1910)
561 (1920) -- 507 (1930) -- 501 (1940) -- 503 (1950) -- 448 (1960)
233 (1970) -- 103 (1981) -- 62 (1991) -- 54 (2001) -- 51 (2006)
49 (2009) -- 45 (2012) -- 42 (2015) -- 28 (2018) -- 25 (2021)

La domaro Lobera de Onsella havis nur 25 homojn, kiuj loĝis tie dum la plejparto de la jaro en 2021, kun loĝdenso malpli ol unu loĝanto po kvadrata kilometro. [6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis trovitaj arkeologiaj restaĵoj en pluraj lokoj en la municipo. Ili estas silikaj ĉizadoj kaj aliaj materialoj, kiuj povus egalrilati al la malfrua neolitiko aŭ al komenca bronzepoko. La trovitaĵoj estas distribuitaj inter la "Kolekto Labayen Galván" kaj la Pamplona muzeo. [7]

La teritorio de Lobera de Onsella (kiel praktike la tuta komarko "Cinco Villas") estis okupita ĝis la alveno de la romianoj fare de la kelta tribo "sŭesetanoj", ĉar ilia teritorio egalrilatis proksimume al tiu de la nuna Cinco Villas. La "sŭesetanoj" havis alfrontojn kun siaj najbaraj "iacetanoj" (norde kaj oriente) kaj "vaskonoj" (okcidente). En la jaro 184 antaŭ Kristo, la romianoj sub la komando de Terencio Varo venkis super la "sŭesetanoj" kaj cedis kontrolon de la tuta "Sŭesetio" al la "vaskonoj". Poste, la areo spertis tre intensan romiigon. [8]

Lobera estis certe rekonkerita el islamanoj fare de la navara reĝo García Sánchez ĉirkaŭ la jaro 905, ĉar inter tiu jaro kaj 911 falis la urboj situantaj sude de la Sierra de Santo Domingo, kiel Luesia kaj Asín. [9]

La plej malnova dokumenta mencio de Lobera, en formo de Lupera, estas el la jaro 938, [10] en kiu la reĝo García Sánchez la 1-a konfirmas la donacon faritan al la monaĥejo Leire de la dekonaĵoj de la urbo Lobera, interalie. En la jaro 921 estis certe fortikaĵoj de la Regno Pamplono ĉe Uncastillo kaj Lobera. [9]

La reĝo Ramiro la 1-a de Aragono en 1054 aneksis la valojn de la riveroj "Escá" kaj "Onsella" al sia regno, kaj ekde tiam "Lobera de Onsella" estas parto de Aragono. De ĝia rekonkero ĝis la 15-a jarcento, Lobera daŭre estis reĝa posedo, sed en aprilo 1409, Martín la 1-a vendis la lokon al Ramón de Mur. La loko revenis al la heredaĵo de la Krono en la Moderna Epoko.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo dediĉita al la "Asunción de la Virgen" (Ĉieliro de la Virgulino), devenas de la 17-a jarcento. Ĝi estas orientita norde kaj ekstere de la flankkapelo, kiu turniĝas al oriento, estis reciklataj ĉizitaj ŝtonoj de la primitiva romanika preĝejo. Oni povas vidi en kelkaj el la reciklitaj ŝtonoj la markojn de masonistoj. [11] La preĝejo havas latinkrucan etaĝmapon, duonbarelan volbon kun lunetoj kaj altan korusejon ĉe la piedo. En kapelo-niĉo sub la muro troviĝas la baptujo de la primitiva romanika templo.
  • Ermitejo "San Juan" (Sankta Johano) elstaras proksime de la domaro.[12]

Ĝi estas intime ligita al propra loka tradicio: la trapaso de la herniato. Je la 12-a horo en la nokto de Sankta Johano, malsanaj infanoj estas trapasitaj tra kverkotrunko, dum kelkaj sanigaj frazoj estas deklamataj. [13]

  • Arkeologiaj ruinoj.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La stratoj kaj placoj de la urbo prezentas la spurojn de la pasinteco, en ŝildoj kaj alpendaĵoj kaj en la ŝtonoj per kiuj ili estas faritaj. [14] [15]

Elstaras la domo "Plano". La konstruaĵo havas trietaĝan fasadon, konstruitan kun masonaĵmuroj, masonaĵon ĉe la anguloj, kaj estas pintita per potenca ĉizita elpendaĵo. La plej signifa elemento de la fasado estas la portalo. La pordo kun lintelo estas flankita de pilastroj, kronita de glata friso kun kornico kiu formas tre akran triangulon kun fenestro. [16]

Lobera de Onsella situas apud la montaro "Sankta Domingo", ĉirkaŭita de pinoj kaj abundaj arbaroj en kiuj vivas multoblaj specioj de fungoj kaj abunda ĉasaĵo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "San Juan" (Sankta Johano), la 24-an de junio. [17]
  • "San Ramón" (Sankta Ramono), la 31-an de aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-01-10. Alirita 2023-01-10.
  2. [1]
  3. [2]
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. [6]
  8. [7]
  9. 9,0 9,1 [8]
  10. [9]
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-01-10. Alirita 2023-01-10.
  12. [10]
  13. [11]
  14. [12]
  15. [13]
  16. [14]
  17. [15]
  18. [16]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • La rito de la herniuloj de Lobera de Onsella. [17]