Remolinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remolinos
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50637
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 010  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 11′ U (mapo)41.8372514-1.1754158Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 228 m [+]
Areo 18,505103 km² ( 185 0.5 103 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Remolinos (Provinco Zaragozo)
Remolinos (Provinco Zaragozo)
DEC
Remolinos
Remolinos
Situo de Remolinos
Remolinos (Hispanio)
Remolinos (Hispanio)
DEC
Remolinos
Remolinos
Situo de Remolinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Remolinos [+]
vdr

Remolinos [remoLInos] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Remolinos estas etimologie komprenebla kiel Akvokirloj alude al tiuj de la meandroj de la rivero Ebro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Remolinos.

Remolinos estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Pradilla de Ebro norde kaj Torres de Berrellén oriente, iom norde de la rivero Ebro, fakte de ties meandroj, sur la norda (maldekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. Sude de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) inter Alagón kaj Mallén. Krome nordokcidente de la loĝloko estas Tauste kaj sudoriente Alagón laŭ la ŝoseo A-126.

La loĝloko Remolinos mem estas je 34 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 228 msm ĉe la rivero Ebro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Pola, Remolinos.

La araboj lasis irigacian reton kaj havis defendokastelon Pola. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Remolinos estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro.

Remolinos demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Remolinos oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 035 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉirkaŭ 34 % de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en Figueruelas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]