Saltu al enhavo

Ballobar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ballobar
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22234
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 879  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 0° 12′ O (mapo)41.6204670.19198919999999Koordinatoj: 41° 37′ N, 0° 12′ O (mapo) [+]
Alto 154 m [+]
Areo 127,728678 km² (1 277 2.8 678 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ballobar (Provinco Ŭesko)
Ballobar (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Ballobar
Ballobar (Hispanio)
Ballobar (Hispanio)
DEC
Situo de Ballobar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ballobar [+]
vdr

Ballobar [baljoBAR] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Ballobar estas iom komprenebla kiel lupejo, tiukadre aperas du kapoj de lupoj en la municipaj flago kaj blazono, dum en la blazono aperas ankaŭ la historia ponto kvankam heraldike triarka anstataŭ la kvararka ponto de la realo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorioj de Fraga kaj de Candasnos, dum nordokcidente estas Ontiñena. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Ballobar (154 msm) estas je 93 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la dekstra bordo de la rivero Alcanadre, kiu tuj kuniĝas kun la rivero Cinca, kies akvoj iras al la Akvorezervejo de Ribarroja.

La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo A-131, kiu ebligas komunikadon kun Ontiñena nordokcidente kaj Velilla de Cinca kaj Fraga sudoriente; trans la rivero Cinca paralele al la ŝoseo A-131 iras la ŝoseo A-1234 kiu komunikas Osso de Cinca kun Zaidín. Sude la rivero Ebro retenas sian akvon en la Akvorezervejo de Mequinenza.

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al la monaĥejo de Sijena kaj al diversaj senjoroj, inter kiuj menciindas la grafino de Urgel Constanza, Geraldo de Cabrera, Guillén de Moncada, Pedro Benvibre, alia Guillén de Moncada ktp.

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1845, laŭ Madoz, Ballobar havis 360 domojn, du placojn, lernejon, kvararkan ponton super la rivero Alcanadre kaj 318 lokanojn.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ballobar: oni malaltiĝis el 2 389 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 864 loĝantoj.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo.
  • Ermitejo de Sankta Johano.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Ermitejo de Sankta Virgulino de Loreto.
  • Restaĵoj de mezepoka gvatoturo "El Castillazo".
  • Mezepoka kvararka ponto super la rivero Alcanadre.
  • Restaĵoj de iama islama fortikaĵo, konata kiel "La Forza".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]