Barbués

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbués
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22255
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 0° 25′ U (mapo)41.983333333333-0.41666666666666Koordinatoj: 41° 59′ N, 0° 25′ U (mapo) [+]
Alto 361 m [+]
Areo 19,587583 km² ( 195 8.7 583 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbués (Provinco Ŭesko)
Barbués (Provinco Ŭesko)
DEC
Barbués
Barbués
Situo de Barbués
Barbués (Hispanio)
Barbués (Hispanio)
DEC
Barbués
Barbués
Situo de Barbués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbués [+]
vdr

Barbués [barBŬES] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, nordoriente de la teritorio de Grañén, kaj sude de tiu de Sangarrén, kaj norde de tiu de Torres de Barbués; kaj norde de la depresio de Ebro.

La loĝloko Barbués (361 msm) estas je 19 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1212 kun Torres de Barbués sude kaj kun Sangarrén norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La kastelo.
Domego Gabarre.

La areo de Barbués estis loĝata jam antaŭ la romia epoko fare de ilergetoj, kies teritorio estis inter la riveroj Segre kaj Gállego. Je la alveno de la romianoj, la ebenaĵoj de Tardienta kaj Almudévar, tra kiu estis la Via Lata —vojo inter Caesaraugusta kaj Oska—, estis kultivejoj por cerealoj.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La loĝloko estis kreita pro pesto kiu damaĝis aliajn lokojn. La kastelo pagis dekonaĵon al Sancho Ramírez kaj iĝis propraĵo de la eklezio. Ĉirkaŭ 1940 ĝi privatiĝis kaj estis hejmo de trinkejo, dancejo kaj vendejo.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Barbués: oni malaltiĝis el 130 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj 90 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo; la kastelo de la 16-a jarĉento, romanika kun islama influo; kaj la domego Gabarre, de la 18-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos históricos de Tardienta». Ayuntamiento de Tardienta. Konsultita la 19an de novembro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]