Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo
instituto • lernejo
Situo
Urbo kun subjekta statuso Moskvo
Ŝtato Rusio
Koordinatoj 55° 46′ 44″ N, 37° 41′ 39″ O (mapo)55.77889692565537.69408072678Koordinatoj: 55° 46′ 44″ N, 37° 41′ 39″ O (mapo)
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (Moskvo)
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (Moskvo)
DEC
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo
Situo de Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo

Map

vdr

La Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (ruse Московский социально-педагогический институт) estas neŝtata eduka institucio de supera eduko fondita en 1996.[1] Ĝi situas en la moskva distrikto Basmannij (ruse район Басманный, latinliterigite rajon Basmannij), en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto.

Ekde ĝia malfermo, la gvidanto estas Dmitrij Aleksejeviĉ Melnikov.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La eduka institucio preparas por jenaj fakoj: instruado, psikologio, logopedio, speciala eduko por programoj de antaŭ- kaj postdiploma kurso.

La Instituto havas pli ol 30 studajn programojn. Estas 11 sciencaj lernejoj en ĝi.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de speciala eduko (d:Q212105) kaj speciala psikologio
  • Fakultato de ŝtata kaj urba administrado
  • Fakultato de praktika psikologio
  • Fakultato de pedagogio kaj (ĝenerala) psikologio

Internacia kunlaborado[redakti | redakti fonton]

La eduka institucio laŭ propra aserto havas interkonsentojn de kunlaborado kun pli ol 20 universitatoj en Belorusio, Bulgario, Hungario, Bosnio kaj Hercegovino, Nord-Makedonio kaj Serbio.[2]

Konataj diplomitoj[redakti | redakti fonton]

  • Anna Ĉakvetadze (kartvele ანა ჩაკვეტაძე, ukraine Ганна Чаквета́дзе), eksa tenisistino kaj sporta komentisto, diplomito pri psikologio en 2008
  • Anastasia Muĥametova (Анастасия Мухаметова), tenisistino
  • Polina Bariŝnikova (Полина Барышникова), aktorino
  • Denis Kukajaka (Денис Кукаяка), aktoro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]