Barmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barmer
urbo
Administrado
Poŝtkodo 344001
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 45′ N, 71° 24′ O (mapo)25.74444444444471.397222222222Koordinatoj: 25° 45′ N, 71° 24′ O (mapo) [+]
Alto 227 m [+]
Areo 28387 km² (2 838 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Barmer (Raĝastano)
Barmer (Raĝastano)
DEC
Barmer
Barmer
Situo de Barmer
Barmer (Barato)
Barmer (Barato)
DEC
Barmer
Barmer
Situo de Barmer

Map

vdr

Barmer (hindie बाड़मेर) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Ĝi apartenas al grupo "C" laŭ vivnivela klasifiko.

Stacidomo en Barmer

Demografio[redakti | redakti fonton]

Barmer havis populacion de 100 015 en 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Barmer situas sur ebenaĵo 173 metrojn super la marnivelo en Dezerto Tar. Ŝtatlimo de Pakistano troviĝas 60, Ĝajsalmer 138, Ĝodpur 173, Disa 185, Pali (Raĝastano) 193, Udaipur 266, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 457, tutlanda ĉefurbo Delhio 659, Mumbajo 768, Kolkato 1757 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire Barmer estis fondita en la 13-a jarcento fare de "Bar Rao" sub loknomo Bahadamer. Post jarcentoj ĝi apartenis al sultanlando de Guĝarato, ekde la 18-a jarcento al brita Hindio. Post disfalo de Hindio la urbeto estis tuj grava garnizono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Barmer konsistas el komercado, manfaradoj, servadoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Barmer la oficialaj lingvoj estas la hindia, en:Marwari language kaj en:Rajasthani languages.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Barmer plejparto de la populacio estas hinduoj (81%), ĝainistoj (12%), krome islamanoj (6,5%), iomete aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Barmer la vetero ĝenerale estas varma kaj senpluva, ja situas en duondezerto. La jara averaĝa pluvo estas 276 mm, inter junio-septembro pluvas pro la musonoj. En la ceteraj momnatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 20-35 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Barmer havas trairan fervojan linion inter Ĝodpur-Pakistano. 4 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajsalmer.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, sed la historiaj preĝejoj troviĝas en la proksimaj loĝlokoj
  • natura parko pri dezerto
  • festivaloj, foiroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans