József Balla (luktisto)
József Balla (luktisto) | |
---|---|
József Balla maldekstre | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1955 en Szőreg |
Morto | 18-an de marto 2003 (47-jaraĝa) en Kecskemét |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto • sporta trejnisto |
József Balla [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla József estis hungara luktisto en liberstila luktado, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
József Balla[1] naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Szőreg [sOreg] (nuntempa kvartalo en Szeged), li mortis la 18-an de marto 2003 (laŭ WikiData la mortodato estas la 17-a) en Kecskemét.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Balla inter 1958-1977 estis luktisto en sia nanskiĝloko (1967–1970), en Szeged (1971–1972), fine en signifa ĉefurba sportklubo ĝis 1987. Li estis hungara ĉampiono 16-foje inter 1974-1986, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1974-1987. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun po unu arĝentaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1983. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1987, poste li estis trejnisto. Li ricevis ŝtatan premion en 2000, lokan premion postmorte.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj hungare kun foto
- hungarlingva biografio
- datenoj angle kun foto
- datenoj angle
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43377 hungarlingva datenaro de muzeo