Canadian Labour Congress
Canadian Labour Congress | ||
---|---|---|
laborista sindikato | ||
Komenco | 1956 vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Otavo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Canadian Labour Congress (trad. Kanada Labora Kongreso) ofte mallongigitte CLC (france Congrès du travail du Canada CTC) estas nacia komercsindikata centralo, la centra labora korporacio en Kanado al kiu plej multaj el la kanadaj sindikatoj estas filiiĝitaj [1] [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La Kanada Labora Kongreso estis formita la 23-an de aprilo 1956 kiel rezulto de la fuzio de la Trades and Labour Congress of Canada (TLC) kaj la Canadian Congress of Labour (CCL). Ambaŭ menciitaj organizoj estis la gvidaj organizoj protektantaj la interesojn de laboristoj de tiu tempo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En ĝiaj fruaj tagoj, la membreco de la Kanada Labora Kongreso estis dominita fare de transportado, minado kaj privatsektoraj laboristoj. Ekde la 1960-aj jaroj, homoj laborantaj en aliaj kampoj komencis aliĝi. Komenciĝante en 1963, pluraj sendependaj sindikatoj aperis en Kanado. Unu el ĉi tiuj estis la Kanada Sindikato de Publikaj Servistoj (ŝtatoficistoj). Tiu organizo ankaŭ iĝis parto de la Kanada Labora Kongreso en 1970. Poste, sanaj kaj edukaj laboristoj sekvis kaj formis sindikatojn. En 1990, ili ankaŭ estis akceptitaj en la rangojn de la Kongreso.
La Kanada Labora Kongreso nuntempe reprezentas la interesojn de pli ol 3.3 milionoj da laboristoj. La Kongreso estas la ĉefsidejo de ĉiuj federaciaj kaj regionaj sindikatoj kaj organizoj funkciigantaj en la lando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Who We Are. Canadian Labour Congress. Alirita 2019-05-27 .
- ↑ Canadian Labour Congress. Encyclopaedia Britannica. Alirita 2019-05-27 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Kanada Labora Kongreso – kanadaj Laboraj Sindikatoj – reta arkivo kreita de la Bibliotekoj de Universitato de Toronto