Anna Sipos
| Anna Sipos | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de aprilo 1908 en Szeged |
| Morto | 1-an de januaro 1988 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 76/1-10-33 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | tablotenisisto |
Anna Sipos [ŝipoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sipos Anna estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Bíró Tamásné.
Anna Sipos[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1908 (laŭ WikiData la 3-an de aprilo 1908) en Szeged, ŝi mortis la 1-an de januaro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Sipos devenis el juda familio. Inter 1926-1940 ŝi laboris en banko, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi perdis sian statuson. Inter 1957-1968 ŝi laboris en municipa serva provizanto, pli poste - kiel pensiulo - en ŝtata vetejo ĝis 1987. Ŝi havis edzon.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Anna Sipos inter 1925-1940 estis tablotenisisto en ĉefurbaj sportkluboj (tiutempe ŝi estis ankaŭ naĝisto), poste ŝi devis fini la aktivan sporton. Ŝi estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1926-1940 unuoble, induope aŭ variduope, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1926-1939 40-foje. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj 11-foje inter 1929-1935 unuoble, induope aŭ variduope. Ŝi gvidis la hungaran nacian teamon en la jaroj 1949 kaj 1950.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- biografio angle kun foto Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio angle
- medaloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM70092 hungarlingva datenaro de muzeo

