Anna Sipos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Sipos
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1908 (1908-04-03)
en Szeged
Morto 1-an de januaro 1988 (1988-01-01) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Anna Sipos [ŝipoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sipos Anna estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Bíró Tamásné.

Anna Sipos[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1908 (laŭ WikiData la 3-an de aprilo 1908) en Szeged, ŝi mortis la 1-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Sipos devenis el juda familio. Inter 1926-1940 ŝi laboris en banko, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi perdis sian statuson. Inter 1957-1968 ŝi laboris en municipa serva provizanto, pli poste - kiel pensiulo - en ŝtata vetejo ĝis 1987. Ŝi havis edzon.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Sipos inter 1925-1940 estis tablotenisisto en ĉefurbaj sportkluboj (tiutempe ŝi estis ankaŭ naĝisto), poste ŝi devis fini la aktivan sporton. Ŝi estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1926-1940 unuoble, induope aŭ variduope, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1926-1939 40-foje. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj 11-foje inter 1929-1935 unuoble, induope aŭ variduope. Ŝi gvidis la hungaran nacian teamon en la jaroj 1949 kaj 1950.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]