Ŝu Bing
Etoso
Ŝu Bing | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1955 (69-jaraĝa) en Ĉongĉingo |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Central Academy of Fine Arts (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Zhai Yongming (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo instalada artisto skulptisto gravuristo universitata instruisto grafikartisto kaligrafo |
Verkoj | Ĉiellibro |
TTT | |
Retejo | http://www.xubing.com |
Ŝu Bing (徐冰) estas ĉina nuntempa artisto. Li naskiĝis en 1955 en la urbo Ĉongĉingo (Ĉinio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estante li ankoraŭ infano dum la Kultura Revolucio, lia patro, historio-profesoro en la Pekina Universitato, estis forigita de sia posteno kaj trovis rifuĝejon en la ĉina kamparo. 13 jarojn poste, li translokiĝis kun la tuta familio al Usono.
En 2008, Ŝu Bing revenis al Ĉinio por servi en Pekino kiel Vicprezidanto de la Centra Akademio de Belartoj.
En 2013, li publikigis romanon ekskluzive skribitan per piktogramoj: nome Historio Sen Vortoj.
Lia unua filmo Dragonfly Eyes (Libelaj okuloj) estis elektita en 2017 ĉe la Internacia Kinfestivalo okazinta en Lokarno (Svislando) kaj en 2018 ĉe la Kinfestivalo okazinta en Cabourg (Francio).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A Book From the Sky (La libro del' ĉielo), (96x1524 cm), 1987-1991, instalaĵo de pendigitaj ruliloj.
Filmo
[redakti | redakti fonton]- 2017: Dragonfly Eyes (Libelaj okuloj)