Chris Rea
Chris Rea | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christopher Anton Rea |
Naskiĝo | 4-an de marto 1951 (73-jaraĝa) en Middlesbrough |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.chrisrea.com |
Christopher Anton "Chris" REA, naskita la 4-an de marto 1951 en Middlesbrough, Anglio, estas brita kantisto, gitaristo kaj kantverkisto. Chris Rea estas produktiva artisto kaj publikigis pli ol 20 albumojn kiuj kolektive vendis pli ol 40 milionojn da kopioLi plejparte ludas glitgitaron kaj estas ĝenerale konata kaj respektata pro sia sentema gitarludado kaj lia mallaŭta, melodia rokmuzika stilo.
Li publikigis sian unuan longdiskon/kompaktdiskon en 1978, kaj li havis grandan sukceson en Eŭropo kun, inter aliaj, la sekvaj albumoj: Shamrock Diaries ("irlandaj taglibroj", 1985), On The Beach ("plaĝe", 1986), Dancing With Strangers ("dancante kun fremduloj", 1987), New Light Through Old Windows ("nova lumo tra malnovaj fenestroj", 1988), The Road To Hell ("la vojo al infero", 1989), Auberge ("gastejo", 1991), God's Great Banana Skin (1992), Espresso Logic (1993), The Blue Cafe ("la blua kwfejo", 1998) kaj Dancing Down The Stony Road ("dancante tra la ŝtona vojo", 2002).
Post kiam li pasis gravan malsanon, Chris Rea plejparte koncentriĝis pri la evoluo de la bluso tra la jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis per traduko kaj ioma adapto de la koresponda sveda teksto de la 11-a de aŭgusto 2023.