Saltu al enhavo

Chris Rea

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Rea
Persona informo
Naskonomo Christopher Anton Rea
Naskiĝo 4-an de marto 1951 (1951-03-04)
en Middlesbrough
Morto 22-an de decembro 2025 (2025-12-22) (74-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo kantaŭtoro
muzikisto
gitaristo
aktoro
kantisto
diskografa artisto
muzikproduktisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.chrisrea.com
vdr

Christopher Anton "Chris" REA (n. la 4-an de marto 1951 en Middlesbrough; m. la 22-an de decembro 2025) estis brita kantisto, gitaristo kaj kantverkisto. Chris Rea estis produktiva artisto kaj publikigis pli ol 20 albumojn kiuj kolektive vendis pli ol 40 milionojn da kopioj. Li plejparte ludis glitgitaron kaj estas ĝenerale konata kaj respektata pro sia sentema gitarludado kaj lia mallaŭta, melodia rokmuzika stilo.

Li publikigis sian unuan longdiskon/kompaktdiskon en 1978, kaj li havis grandan sukceson en Eŭropo kun, inter aliaj, la sekvaj albumoj: Shamrock Diaries ("irlandaj taglibroj", 1985), On The Beach ("plaĝe", 1986), Dancing With Strangers ("dancante kun fremduloj", 1987), New Light Through Old Windows ("nova lumo tra malnovaj fenestroj", 1988), The Road To Hell ("la vojo al infero", 1989), Auberge ("gastejo", 1991), God's Great Banana Skin (1992), Espresso Logic (1993), The Blue Cafe ("la blua kwfejo", 1998) kaj Dancing Down The Stony Road ("dancante tra la ŝtona vojo", 2002).

Post kiam li pasis gravan malsanon, Chris Rea plejparte koncentriĝis pri la evoluo de la bluso tra la jaroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis per traduko kaj ioma adapto de la koresponda sveda teksto de la 11-a de aŭgusto 2023.