Batŝeba
Aspekto
| Batŝeba | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| homa biblia persono | |
| Verko | 2-a libro de Samuel 1-a libro de la Reĝoj 1-a libro de la Kroniko |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando de Izraelo |
| Religio | Jahveismo |
| Okupo | nereganta reĝino |
| Patro | Eliam |
| Edzo/Edzino | Urija la Ĥetido • Davido |
| Infanoj | Salomono • Nathan • Sobab |

En la Malnova testamento de Biblio Batŝeba (hebr. בת שבע) estas la patrino de la reĝo Salomono de Izraelo.
Bat-Ŝeba fariĝis la dua edzino de la reĝo David. La raporto pri tio estas en 2 Samuel 11, 1-26.
Ŝia unua infano, adultaĵo, mortis nelonge post la naskiĝo (kion komprenis David kiel puno de Dio). La dua infano de Bat-Ŝeba estis Salomono. Iom antaŭ la morto de David, ŝi sukcesis ke sia filo fariĝos posteulo de David kaj sekva Reĝo de Izraelo.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Batŝeba de Francesco Hayez.
-
Davido kaj Batŝeba de L. Cranach.

