Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio
Etoso
Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio | ||
---|---|---|
![]() | ![]() | |
Flago | Blazono | |
provinco de Prusio [+] | ||
Lando | Vajmara Respubliko | |
Regiono | respubliko Prusio | |
Ĉefurbo | Piła | |
Akvokolektejo | 7 695,24 km² (769 524 ha) [+] | |
Areo | 7 695,24 km² (769 524 ha) [+] | |
Loĝantaro | 332 443 [+] (1925) | |
Denseco | 43,2 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Map-Prussia-PWP.svg/220px-Map-Prussia-PWP.svg.png)
la provizore instalita provinco (ruĝe) ene de la respubliko Prusio (malhelblue) kaj la cetero de la Germana Regno (respubliko Prusio en la Germana Regno (helbrune)
La provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio - germane Grenzmark Posen-Westpreußen, prononco [GRENCma:k PO:zn-VESTprojsn] - de la respubliko Prusio en la Germana Regno ekzistis kadre de la germana Vajmara Respubliko de 1922 ĝis 1938. Ekde 1920 ekzistis kiel provizora antaŭa unuo la "administra distrikto Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio". Ĝi estis formita el la postrestintaj okcidentaj partoj de la antaŭaj germaniaj provincoj Grandduklando Posen kaj Okcidenta Prusio. La sidejo de la provinca prezidanto (germane nomita Oberpräsident) estis Schneidemühl (ekde 1945 pole Piła). La sidejo de la provinca direktoro (germane nomita Landeshauptmann aŭ Landesdirektor) estis Meseritz (ekde 1945 pole Międzyrzecz).