Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio
FlagoBlazono
provinco de Prusio [+]

LandoVajmara Respubliko
Regionorespubliko Prusio

ĈefurboPiła
Areo7 695,24 km² (769 524 ha) [+]

Loĝantaro332 443 [+] (1925)
Denseco43,2 loĝ./km² [+] [+]

Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio (Tero)
Provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Posen-West Prussia [+]
vdr
la provizore instalita provinco (ruĝe) ene de la respubliko Prusio (malhelblue) kaj la cetero de la Germana Regno (respubliko Prusio en la Germana Regno (helbrune)

La provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio - germane Grenzmark Posen-Westpreußen, prononco [GRENCma:k PO:zn-VESTprojsn] - de la respubliko Prusio en la Germana Regno ekzistis kadre de la germana Vajmara Respubliko de 1922 ĝis 1938. Ekde 1920 ekzistis kiel provizora antaŭa unuo la "administra distrikto Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio". Ĝi estis formita el la postrestintaj okcidentaj partoj de la antaŭaj germaniaj provincoj Grandduklando Posen kaj Okcidenta Prusio. La sidejo de la provinca prezidanto (germane nomita Oberpräsident) estis Schneidemühl (ekde 1945 pole Piła). La sidejo de la provinca direktoro (germane nomita LandeshauptmannLandesdirektor) estis Meseritz (ekde 1945 pole Międzyrzecz).