Zsolt Felcsuti
Etoso
Zsolt Felcsuti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Loĝloko | Svislando • Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto negocisto inventisto |
Zsolt Felcsuti [ĵolt felĉuti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Felcsuti Zsolt estas hungara inventisto, negocisto.
Zsolt Felcsuti naskiĝis la 26-an de majo 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsolt Felcsuti estis edukita en Érd, kie lia patro havis privatan metiejon pri feraĵoj kaj plastaĵoj. Zsolt Felcsuti maturiĝis en mezlernejo, poste li laboris dum li akiris diplomon kun Ph.D. en Ekonomia Universitato. Post jaroj da laborado en Svislando li spertiĝis en la negoca vivo kaj li revenis al Hungario por transpreni la malgrandan entreprenon de sia patro. Li ne privatigis iujn ajn firmaojn, sed konstruis memkreitan komercan modelon. Lia edzino naskis 2 filojn. Li apartenis al la plej riĉaj enlande, dum li vivis en Hungario, Svislando kaj Hispanio.