Maldición eterna a quien lea estas páginas
Maldición eterna a quien lea estas páginas | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Manuel Puig |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1980 |
Eldonejo | Seix i Barral |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Maldición eterna a quien lea estas páginas (Eterna malbeno al tiu kiu legu tiujn paĝojn) estas la sesa romano de la argentina verkisto Manuel Puig, publikigita en 1980. Puig verkis la romanon inspirita en siaj lastaj jaroj en Novjorko. Ĝi montras ankaŭ multajn de la preferataj motivoj de Puig, kiel sekso kaj maldekstra revolucia politiko.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Larry zorgas pri sinjoro Ramírez en hospitalo de Novjorko, ŝoforas lian rulseĝon. La unua estas usona profesoro de historio 36-jaraĝa kiu divorcis kaj ne kapablas forgesis sian eksedzinon. La dia estas argentina verkisto 74-jaraĝa, iama politika malliberulo kiu, post terura tragedio, ne kapablas kaj parte eĉ ne deziras memori tion kion li suferis en sia naskolando. Inter ili disvolviĝas dialogo kiu miksas ĉiutaĝaĵojn kun sentimentalo kaj fantazio aŭ fikcio (ekzemple amaferoj de Josemar, rolulo de Sangre de amor correspondido) kun funkcio simila al tiu de la rakontataj filmoj en El beso de la mujer araña.
Analizo[redakti | redakti fonton]
La romano montras la aspran renkonton de du viroj solecaj. Ambaŭ bedaŭras la virinon, kiun ili esperas, malakceptis aŭ perdis. En tiu renkonto ili disvolvigas fidon kaj reciprokan aprezon.
Tamen la fantazio en la dialogo iom konfuzas.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maldición eterna a quien lea estas páginas en la hispana Vikipedio.