Klára Királyné Csilléry
Klára Királyné Csilléry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csilléry Klára |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de junio 2002 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/3-3-34 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | muzeologo arthistoriisto etnografo universitata instruisto |
Klára Királyné Csilléry [kirAjnE ĉilEri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Királyné Csilléry Klára estis hungara etnografo, muzeologo, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Csilléry Klára, ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Király Péterné aŭ K. Csilléry Klára, ŝiaj parencoj estis András Csilléry kaj Tibor Király.
Klára Királyné Csilléry[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de junio 2002 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Klára Királyné Csilléry maturiĝis en 1941 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian-pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1947 kiel disĉiplo de István Szőnyi. Samtempe en alia lernejo ŝi akiris manfaristan licencon. Pro ŝia disertaĵo ŝi estis allogita al la etnografia muzeo, kie ŝi estis respondeculo pri mebloj ĝis 1961, poste ŝi havis pli altan postenon ĝis 1970. Intertempe ŝi akiris muzeologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Inter 1970–1978 ŝi estis postenulo en subĉiela etnografia muzeo en Szentendre, inter 1979–1993 ŝi instruis en la altlernejo, poste ĝis sia morto ŝi havis postenon en Universitato de Miskolc. Ŝi kandidatiĝis en 1970, ŝi doktoriĝis en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1949 ŝi edziniĝis kaj naskis filojn en 1953 kaj 1959. Ŝi ricevis premiojn inter 1977-2000.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Szökrönyök Sumonyból és Cserdiből (disertaĵo, 1947)
- Magyar népi díszítőművészet. (kunaŭtoro, 1954, ankaŭ angle, france, germane, ruse kaj ĉine)
- A magyar népi lakáskultúra kialakulásának kezdetei. (disertaĵo, 1969)
- A magyar nép bútorai. (1972, 1975, ankaŭ angle, france kaj germane)
- A magyar népi lakáskultúra kialakulásának kezdetei. (monografio, disertaĵo, 1982)
- Bútorművesség – lakáskultúra – népművészet. (disertaĵo, 1992)
- Az ácsolt láda. (kolektitaj studoj, 2007)