Saltu al enhavo

Kamelo Ŝjangzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
駱駝祥子
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lao Ŝe
Lingvoj
Lingvo ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 1937
Ĝenro romano
Loko de rakonto PekinoĈinio
vdr

Kamelo Ŝjangzi (ĉine: 骆驼祥子; pinjine: Luòtuo Xiángzi; laŭvorta traduko: Kamelo Bonŝanca Knabo) estas romano de la ĉina verkisto Lao Ŝe pri la vivo de fikcia pekina rikŝisto. Ĝi estas konsiderata kiel klasikaĵo de la ĉina literaturo en la 20-a jarcento. La romano estis esperantigita de Wang Chongfang kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1988.[1]

La romano kritikas, inter aliaj, la kruelecon de la ĉina socio dum la respublika epoko. Ŝjangzi naskiĝis en malriĉeco kaj havis malmultajn eblojn por eskapi el ĝi, kio kaŭzis lin kredi, ke penado kaj honesteco estis vanaj kaj rapidigis lian falon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lao She. Kamelo Ŝjangzi, tradukita de Wang Chongfang.