Saltu al enhavo

Ana Carrique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana Carrique
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1885 (1885-11-30)
en Bonaero
Morto 30-an de novembro 1978 (1978-11-30) (93-jaraĝa)
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater konservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ana CARRIQUE (1886-1978) estis argentina pianisto, muzik-edukisto kaj komponistino. Ŝi studis ĉe la Bonaera Konservatorio de Muziko, kie ŝi havis Julián Aguirre kiel sian instruiston pri komponado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Plurajn jarojn poste estis fondita, por speciala altedukado, la Nacia Konservatorio de Muziko kaj Deklamado (1924). Ana Carrique en la aĝo de proksimume 40 jaroj, ĉeestis kiel aŭskultanto en la klasoj pri harmonio de la komponisto Athos Palma, kiu fariĝis ŝia ĉefa instruisto kaj mentoro.

La socia kultura kunteksto en kiu Ana Carrique devis konstrui sian vojon kiel komponisto estis ankoraŭ malavantaĝa por virinoj. La studoj pri komponado al kiuj aliris virinoj, havis kiel celon la kreadon de komponaĵoj por vastigi la lernejan repertuaron, precipe de voĉaj pecoj.

Tiel ŝi, “muldita tute de viraj muzikistoj kaj kun edukado duonvoje inter formala kaj neformala”, plenumis la paŝojn, kiujn la tiamaj kondiĉoj kaj eblecoj disponigis por la plimulto de virinoj interesitaj pri formale dediĉi sin al komponado.

Tamen, Ana Carrique sukcesis situigi sin ekster la lerneja medio, eble pro certaj temoj de siaj kanzonoj, la kompona tekniko uzata, aŭ pro la elstaraj pianistoj kaj kantistinoj, interpretistoj de ŝiaj pecoj, kiuj iel plifortigis la legitimigon de ŝiaj verkoj.

Ŝia sukcesa evoluo komencis en la 1930-aj jaroj, kaj disvolviĝis en periodo de ĉirkaŭ 25 jaroj. Ŝia muzika verkaro estas dividita inter signifa nombro da kantoj por piano kaj voĉo, kaj en pli malgranda mezuro por piano kaj kvarvoĉa koruso; tio ĉi influita de la franca avangardo kiel rezulto de ŝia tempo en Eŭropo; ankaŭ ŝia produktado inkludas sonojn tipajn de la nacia folkloro, kiel la “huayno”, kiu havis multan disvastiĝon post sia premiero en Parizo.

Ana Carrique eniris la formalan edukan sistemon per siaj komponaĵoj dediĉitaj al infanoj kaj temoj de la ĝenerala muzika kampo; ŝia produktado de kanzonoj elstaris por esti aprobita de la Nacia Konsilio de Edukado por la lerneja uzo. Temas pri kantoj, kiuj cirkulis en la argentina ĝenerala edukado dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj, karakterizitaj per sia didaktika celo. Kelkaj el ŝiaj verkoj estis luditaj en koncertejoj kiel alternativaj spacoj, eĉ organizitaj de la Nacia Muzika Societo, al kiu ŝi membriĝis kaj kie ŝi premieris plejparte el siaj komponaĵoj.

Pluraj el la komponaĵoj de Ana Carrique estis enorme disvastigitaj, interalie menciindas “Via Nomo”, “Du lernejaj rondoj” kaj la “Himno al la Libro”, kiu estis ludita en la inaŭguro de pluraj bonaeraj infanaj bibliotekoj.

El ŝiaj verkoj ankaŭ elstaras ciklo nomita “Coplas Puntanas”, kiu estis prezentita en Parizo (1939) kaj estis vaste komentita de la argentina kaj franca gazetaro. Le Figaro rimarkis, rilate tiujn kanzonojn, ke "en sia koncizeco, ili estas modelo de gusto kaj esprimo". Ĝi estis ludita kiel parto de la programo por la celebrado de la argentina centjariĝo.

Krom ke ŝi havis rimarkindan sukceson kiel pianisto, kaj en sia lando kaj en Eŭropo, ŝia plej meritplena laboro kuŝas en la signifaj kontribuoj, kiujn ŝi faris al la argentina ĉambra voĉa repertuaro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 223 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Copla (ĉ. 1930)
  • Idilio (ĉ. 1930)
  • Sevilla (ĉ. 1930)
  • Vidala rústica (ĉ. 1930)
  • Tres Canciones escolares, Canción serrana (ĉ. 1932)
  • Canción de cuna (ĉ. 1932)
  • Caminito de la sierra (ĉ. 1932)
  • Presentimiento (ĉ. 1933)
  • Son de huankara (ĉ. 1933)
  • Tu nombre (himno) (ĉ. 1935)
  • Piquillín (ĉ. 1935)
  • Homenaje (a Julián Aguirre) (ĉ. 1935)
  • Coplas puntanas (ĉ. 1936)
  • Dije al pájaro blanco (ĉ. 1937)
  • Melodías camperas (suite campera) (ĉ. 1931)
  • Sonatina en Mi bemol (ĉ. 1936).
  • Preludios criollo y pampeano (ĉ. 1937).
  • Sonata, Gato, Mazurka, Impromptu y Qui no me digan (champaquiceño a 4 voces) (ĉ. 1933).

Referencoj[redakti | redakti fonton]