John Watson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Watson
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1878 (1878-01-09)
en Greenville
Morto 25-an de septembro 1958 (1958-09-25) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Willowbrook Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Furman • Universitato de Ĉikago • Greenville High School
Familio
Edz(in)o Mary Ickes • Rosalie Rayner
Infanoj William Rayner Watson • James Broadus Watson • Mary Ickes Watson • John Ickes Watson
Okupo
Okupo psikologopolitikisto
vdr
The "Little Albert" experiment

John Broadus WATSON (8-a de januaro 187825-a de septembro 1958) estis usona psikologo. Li naskiĝis en Suda Karolino kaj diplomiĝis en Universitato Furman en 1900, post kvin jaroj de superaj studoj. Li estas logita de Universitato de Ĉikago pro intereso kion John Dewey vekigis en ĝi, sed ja Angell kiu orientis lin al eksperimenta psikologio. Ankaŭ studis fiziologion kaj neŭrologion en Ĉikago, kun H. H. Donaldson kaj Jacques Loeb. Post tri lernjaroj li doktoriĝis pri Filozofio en 1903.

Li estas pioniro de kondutismo, skolo de psikologio kiu prenas konduton kiel studobjekto. Lia artikolo "Psychology as a behaviorist views it"(Psikologio kiel kondutisto vidas ĝin), publikita en Psychological Review, lanĉis kondutismon.

Psikologio kiel kondutisto vidas ĝin estas pure objektiva eksperimenta branĉo de naturscienco. Ĝia teoria golo estas antaŭdiro kaj regado de konduto. Introspekto ne formas esencan parton de ĝiaj metodoj, nek estas la scienca valoro de ĝiaj datumoj dependaj de preteco kun kiu ili strebas al interpretado koncerne al konscio. Kondutisto, en sia koplodo havi unuecan skemon pri animala respondo, ne rekonas dividan linion inter homo kaj besto. La homa konduto, plene de sia rafineco kaj komplekseco, formas apenaŭ parton de kondutista tuta skemo de esplorado.

(John B. Watson kaj la unuaj vortoj de sia artikolo "Psikologio kiel kondutisto vidas ĝin").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]