Saltu al enhavo

Maria de la Pau Janer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria de la Pau Janer
Persona informo
Naskonomo Maria de la Pau Janer i Mulet
Naskiĝo 13-an de januaro 1966 (1966-01-13) (58-jaraĝa)
en Palma de Majorko
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Balearoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Gabriel Janer Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Joan Corbella i Roig (2005–2021)
David Madí i Cendrós (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto
anoncisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria de la Pau JANER Mulet (Palmo de Majorko, 13a de januaro 1966) estas hispana verkistino kiu publikigis verkojn ĉefe rakontajn kaj en hispana kaj en kataluna lingvoj. Ŝi ricevis, inter aliaj literaturaj premioj, la Premion Planeta en 2005.

Ŝi estas doktorino en Kataluna Filologio kaj profesorino de la Universitato de Balearoj. Ŝi kunlaboras en diversaj amaskomunikiloj, inter kiuj El Periódico kaj prezentas kulturajn programojn kaj en radio kaj en televido. Ŝi estas membro de la Asocio de Verkistoj en Kataluna Lingvo (AELC).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Janer heredis de sia patro la literaturemon kiu kondukis ŝin al rakonta produktado kaj diversaj premioj. Ŝi ekkonatiĝis kiel verkistino fine de la 1980-aj jaroj per la publikigo de Els ulls d'ahir, sia unua romano, kiam ŝi estis nur 18-jaraĝa, per kiu ŝi iĝis finalista en la Premio Ciudad de Palma. Unu jaron poste ŝi publikigis L'hora dels eclipsis (1989), kiu ricevis la premion "Andròmina".

En 1991, ŝi publikigis 'Sense compromis de perversitat' (Sen kompromito de perverseco), verkita kun Miquel de Palol, kaj en oktobro 1993 ŝi ricevis la Premion Sant Joan de kataluna literaturo per la romano Màrmara kiu rakontas la amaferon inter maljuna juvelisto de Majorko kun junulino el Ĝirono kiu instaliĝas en la insulo pro profesiaj tialoj. Ĝi havigis al ŝi la premion Premi Sant Joan de romano, kaj post unu jaro ankaŭ la premion "Prudenci Bertrana", en 1994. En majo 1996 ŝi estis nomumita Verkistino de la Monato fare de la Institució de les Lletres Catalanes kaj en 1997 ŝi iĝis finalista de la premio Sant Jordi pro Orient, Occident: Dues històries d'amor.

En marto 1999 ŝi ricevis la 19an Premion Ramon Llull de la Katalunaj Beletroj per la romano Lola kaj en februaro 2001 ŝi publikigis Eres mi vida, eres mi muerte. En 2005 ŝi ricevis la Premion Planeta pro Pasiones romanas —jam estis finalista en 2002—, premio kiu generis polemikon, ĉefe kiam Juan Marsé —membro de la ĵurio— kvalifikis la romanon kiel "malalatnivela".

Ŝi laboris ankaŭ por televidaj programoj de ​TV3 kaj Canal 33.

  • Els ulls d'ahir, 1988. ISBN 84-7502-215-4
  • L'hora dels eclipsis (Premio Andròmina); Valencia, Tres i Quatre, 1989. 200 p. ISBN 84-7502-266-9
  • Màrmara (Premio Sant Joan 1993); Barcelona, Edicions 62, 1994. 250 p. ISBN 84-297-3747-2.
  • Natura d'anguila (Premio Carlemany 1995 kaj Premio Prudenci Bertrana); Barcelona, Proa, 1996. 246 p. ISBN 84-8256-200-2.
  • Orient, Occident. Dues històries d'amor (finalista de la premio Sant Jordi 1997); Alcira, Bromera, 1998). 208 p. ISBN 84-7660-405-X. Tradukita kiel Oriente, Occidente. Dos historias de amor, Barcelona, ediciones del Bronce, 2000) ISBN 84-8453-000-0 312 p.
  • Lola (Premio Ramon Llull); Barcelona, Columna, 1999. 304 p. ISBN 84-8300-881-5. Tradukita kiel Lola, Barcelona, Editorial Planeta, 1999. 381 p. ISBN 84-08-03028-0.
  • Ets la meva vida, ets la meva mort. Barcelona, Columna, 2001. 336 p. ISBN 84-664-0023-0. Tradukita kiel Eres mi vida, eres mi muerte, Barcelona, Editorial Planeta, 2001. 384 p. ISBN 84-08-03741-2.
  • Las mujeres que hay en mí (finalista de la Premio Planeta); Barcelona, Editorial Planeta, 2002. 304 p. ISBN 84-08-04833-3. Tradukita kiel Les dones que hi ha en mi, Barcelona, Columna, 2003. 302 p. ISBN 84-664-0167-9.
  • Pasiones romanas (Premio Planeta); Barcelona, Editorial Planeta, 2005. 456 p. ISBN 84-08-06534-3. Tradukita kiel Passions romanes, Barcelona, Columna, 2006. 408 p. ISBN 84-664-0691-3.
  • Cartas que siempre esperé, Barcelona, Editorial Planeta, 2010.
  • Cuando seas libre, Barcelona, Editorial Planeta, 2015.

Infan/junula

Eseo

  • Les rondalles del cicle de l'espòs transformat (Premio de investigación Valeri Serra i Boldú 1991; Barcelono, Publicacions Abadía Montserrat, 1992). 116 p. ISBN 84-7826-286-5.
  • Les rondalles del cicle de l'espòs transformat. Pervivència en la literatura (Frankfurto, Domus Editoria Europaea, 1993).
  • El mite del Comte Arnau. Propostes didàctiques (Palma de Mallorca, Moll, 1995). 112 p. ISBN 84-273-0746-2.
  • Barbablava: l'heroi, el monstre (Barcelona, La Galera, 2001). 232 p. ISBN 84-246-0415-6.

Alia

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria de la Pau Janer en la hispana Vikipedio.