Saltu al enhavo

Internacia Federacio de Filozofiaj Societoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Filozofiaj Societoj
internacia organizaĵo
organo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1948 vd
Lando(j) Italio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La International Federation of Philosophical Societies (angle International Federation of Philosophical Societies, france Fédération Internationale des Sociétés de Philosophie, akronime FISP) estas la internacia federacio de naciaj societoj de filozofio.

La FISP estis fondita en Amsterdamo en 1948, dum la deka Monda Kongreso de Filozofio [1]. La unua internacia kongreso de filozofio estis organizita en 1900 okaze de la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900 fare de la francaj filozofoj Louis Couturat kaj Xavier Léon. Ĝis la FISP transprenis en 1948, la kongreso okazis neregule.

La unua prezidanto, de 1948 ĝis 1953, estis HJ Pos [2]. La prezidanto estas elektita por periodo de kvin jaroj. La nuna prezidanto estas W. McBride (West Lafayette)

FISP estis establita kontribui "al la evoluado de profesiaj rilatoj inter filozofoj de ĉiuj landoj, libere kaj kun reciproka respekto" kaj la organizo restas fokusigita al ĉi tiu celo [3].

La FISP estas organizanto de la Monda Kongreso de Filozofio kaj la Internacia Filozofia Olimpiado, kiu okazas ĉiujare ekde 1993.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Proceedings of the Tenth International Congress of Philosophy, "Chronique du Congrès" (Volume 2, 1949, pp.1250-1252), https://dx.doi.org/10.5840/wcp1019492350
  2. Proceedings of the Tenth International Congress of Philosophy, "Inaugural Session Speech" by H. J. Pos (Volume 1, 1949, pp.3-10), https://dx.doi.org/10.5840/wcp10194911
  3. A Short History of the International Federation of Philosophical Societies (FISP), by Evandro Agazzi (Ankara, 2003), p.52-53, (ISBN 975-7748-30-7).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]