Saltu al enhavo

Ervin Cséka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Cséka
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1922 (1922-01-07)
en Debrecen
Morto 7-an de junio 2012 (2012-06-07) (90-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
universitata instruisto
akuzisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Cséka [ĉEka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Cséka Ervin estis hungara juĝisto, prokuroro, altlerneja instruisto.

Ervin Cséka[1] naskiĝis la  7-an de januaro 1922(nun 1922-01-07) en Debrecen, li mortis la 7-an de junio 2012 (laŭ alia informo la mortotago estas la 6-a) en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ervin Cséka maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1944. Post la diplomo li soldatiĝis kaj estis militkaptito (1945–1946). Li instruis en la universitato inter 1946–1948 kaj 1962–1964, krome li estis juĝisto en Debrecen (1947–1950), poste prokuroro en Miskolc, Nyíregyháza kaj Debrecen. Li ricevis postenon en la plej supera akuzejo (1954–1960), poste li havis postenon en instituto, pli poste li estis juĝisto en la plej supera juĝejo inter 1963–1981. Intertempe li kandidatiĝis en 1966, li doktoriĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome ekde 1966 li instruis en Scienca Universitato Attila József. Li estis tie docento (1969–1981), poste profesoro ĝis la pensiuliĝo en 1992, dum li estis katedrestro ekde 1982. Li edziĝis en 1948, lia edzino naskis 2 filinojn en 1949 kaj 1953. Li ricevis premiojn inter 1955-2003.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A rehabilitáció. (disertaĵo, 1944)
  • A nyomozás megszüntetésének törvényessége. (1955)
  • A rendkívüli perorvoslatok gyakorlata. (1958)
  • A büntető ténymegállapítás elméleti alapjai. (disertaĵo kaj monografio, 1968)
  • A bizonyítás alapkérdései. (studenta lernolibro, 1974)
  • Bevezető a büntető jogorvoslatok tanába. (disertaĵo, 1984, pli komplete monografio, 1985)
  • A büntető eljárási jog vázlata. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1995–1996, 4-a eldono en 2001)
  • Büntetőeljárási jog alapvonalai. (2 volumoj, studenta lernolibro, 2004, tralaborite: 2006–2007)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.