Saltu al enhavo

Kvarverso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvarverso[1] estas ĉu strofo ĉu kompleta poemo de kvar versoj.

Ekzistanta en vario de formoj, la kvarverso aperas en poemoj el la poeziaj tradicioj de variaj antikvepokaj civilizacioj kiel Persio, Hindio, Antikva Grekio, Antikva Romo, kaj Ĉinio, kaj plue en la 21a jarcento,[2] kie ĝi aperas en verkoj publikigitaj en multaj lingvoj.

Tiu formo de poezio estis kontinue populara en Irano ekde la mezepoka periodo, kiel Robaja formo; grava fako de la vasta repertuaro de la Persa poezio, kaj famaj poetoj kiel Omar Ĥajam kaj Mahsati Ganjavi de la Selĝuka Persio verkis pozion nur en tiu formato.

Ekzemple Michel de Nostredame (Nostradamus) uzis la kvarversan formon por siaj famaj "profetaĵoj" en la 16-a jarcento.

Estas dek kvin eblaj skemoj de rimo, sed la plej tradiciaj kaj oftas estas ABAA, AAAA, ABAB, kaj ABBA. Kiel parto de poemoj, ŝi estas tre populara ene de sonetoj, kun diversaj kompontipoj, ĉu per tri kvarversoj plus unu duverso aŭ du kvarversoj kaj du triversoj. Ankaŭ la rimtipoj povas esti tre diversaj.

Jen ekzemplo kun rimo ABAB (La Espero):

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV NPIV Alirita la 30an de julio 2024.
  2. "Definition and Examples of Literary Terms". Literary Devices. Alirita la 30an de julio 2024.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quatrain en la angla Vikipedio.