Saltu al enhavo

Sam Watson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Watson
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 2006 (2006-02-27) (18-jaraĝa)
en urbeto Southlake, kantono Tarrant/Denton de Teksaso, antaŭurbo de Dallas kaj Fort Worth
Loĝloko Southlake
Ŝtataneco usona
Okupo
Okupo sporta grimpisto
rokogrimpisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sam Watson, je plena nomo Samuel Watson, n. la 27-an de februaro 2006 en la urbeto Southlake, kantono Tarrant kun malgrandaj partoj en kantono Denton de Teksaso, antaŭurbo de Dallas kaj Fort Worth, do nun 18-jara, estas usona sporta grimpisto specialiĝinta en rapidecgrimpado. Li en printempo kaj somero 2024 multajn monatojn havis la mondan rekordan tempon, interalie en la olimpika kvalifikiga serio 2024, kvankam li nur en februaro 2024 iĝis 18-jara kaj estis signife pli juna ol multaj el siaj internaciaj konkuraj kolegoj. Ĉe la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li gajnis la bronzan medalon de rapidecgrimpado. Tie li duonfinale malvenkis kontraŭ la ĉino Wu Peng (filmeton pri tiu grimpomura konkuro vidu sube), kiu ankaŭ estas juna viro sed tamen tri jarojn kaj kvar monatojn pli aĝa ol Sam - la du kompreneble en grandaj internaciaj konkuroj de la antaŭaj monatoj multfoje renkontiĝis, foje venkis unu, foje la alia.

En septembro 2022 la 16-jarulo gajnis oran medalon ĉe la la grimpa mondpokala konkurso en Edinburgo en rapida grimpado, kaj iĝis la plej juna grimpisto kiu sukcesis pri tio.[1] Jam en aŭgusto 2021, 15-jara, li gajnis arĝentan medalon en la kategorio junularo B de la grimpa junula mondĉampionado en Voroneĵo, Rusio, en aŭgusto 2022 bronzan medalon en la kategorio junularo A de la grimpa junula mondĉampionado en Dallas, Teksaso, kaj en novembro 2022 venkis unue en la elita Usona Rapida Grimpada Ĉampionado.[2]

En aprilo 2023, Watson starigis usonajn kaj tutamerikajn rapidgrimpan rekordon je 5,02 sekundoj,[3] ĉe la grimpa mondpokala konkurso en Seulo, Koreio. Ĉe la Tutamerikaj Ludoj tiujare, li gajnis la oran medalon kaj kvalifikiĝis en rapidgrimpado por la Somera Olimpiko 2024.[4]

Antaŭ la Olimpiko, li starigis mondan rekordon por la disciplino je 4,79 sekundoj, plenumita en la grimpada mondpokala konkurso de aprilo 2024 en Wujiang, urbodistrikto de Suĝoŭo. Ĉe la Olimpikoj, li perdis kontraŭ Wu Peng en la duonfinalo, kaj prenis la bronzan medalon en la malgranda finalo. Survoje, li rompis sian propran mondan rekordon dufoje. Li metis la nunan mondan rekordon de 4,74 sekundoj en la malgranda finalo, grimpante kontraŭ la atleta iranano Reza Alipour, 12 jarojn pli aĝa.

Watson estas originale el Teksaso, kaj loĝas en Sallaga urbo, Utaho,[1] kie li ekde la 18-jariĝo estas studento de la universitato de Utaho.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]