József Gulyás (altlerneja instruisto)
József Gulyás (altlerneja instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
József Gulyás [jOĵef gujAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gulyás József, estis hungara altlerneja instruisto, ekonomikisto, internacia komercisto.
József Gulyás[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1932 en Babócsa, li mortis la 5-an de decembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Gulyás maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1952, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1956, post 3 jaroj li doktoriĝis. Inter la diplomo kaj la doktoriĝo li estis asistanto en la universitato, inter 1959-1969 lektoro, poste jaron docento. Inter 1970–1975 li okupiĝis pri komercado de hungaraj varoj en ambasado en Bruselo. Hejmenveninta li instruis en Altlernejo pri Internacia Komerco, eĉ inter 1980-1983 li estis lernejestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1963, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1965 kaj 1969.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A búza és a cukor piacának nemzetközi szabályozása. (disertaĵo, 1959)
- A külkereskedelem technikája és szervezése. (studenta lernolibro, 1963; 4-a eldono: 1974)
- A Közös Piac agrárpolitikájának néhány időszerű kérdése. (1967)
- A Közös Piac agrárpolitikája. (monografio kaj disertaĵo, 1978)
- Piackutatás a külkereskedelemben. (4 volumoj, 1984)