Taa lingvo
Taa lingvo | |
!Xóõ | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
kojsanaj lingvaroj | |
Parolata en | Bocvano, Namibio |
Parolantoj | 4 200 |
Lingvistika klasifiko | |
Tua lingvaro | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | khi |
ISO 639-3 | nmn |
Glottolog | taaa1242 |
Angla nomo | Taa |
Franca nomo | taa |
La taa lingvo, ankaŭ nomata !Xóõ, estas la lasta praktike uzata lingvo de la tua lingvofamilio, antaŭe nomita "sudkojsana". Ĝi estas parolata en Kalaharo de inter 3000 kaj 4000 homoj en Bocvano kaj proksimume 200 en Namibio. Ĝi estas la lingvo kun la plej ampleksa fonemaro, sed ĝia sintakso similas al tiu de aliaj SVO-lingvoj.
Fonemaro
[redakti | redakti fonton]Vokaloj
[redakti | redakti fonton]La lingvo havas nur la kvin vokalojn /a e i o u/, la samajn kiel en esperanto, sed la taa estas tonlingvo. Laŭ detala studo de unu el la taaj dialektoj[1], kiu estas la fonto de la sekva priskribo, distingeblas kvar tonoj, nome alta (á), centra (a), malalta (à), kaj centra-fala (â). Krome la voĉtipo estas signifodistinga. Aldone al la ĉiulingve uzata modala voĉo ekzistas spira kaj knara voĉoj, ĉe la vokaloj /a o u/ ankaŭ faringa voĉo. Ĉe la vokaloj ankaŭ nazaligo estas signifodistinga.
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]La konsonantaro de la lingvo konsistas el 29 neklaketoj kaj pli ol 80 malsamaj klaketoj.
Konsonantoj krom klaketoj:
bilabiala | dentala | dentaleca | velara | uvulara | |
---|---|---|---|---|---|
senvoĉa plozivo | p | t | ts | k | q |
senvoĉa aspirita plozivo | pʰ | tʰ | tsʰ | kʰ | qʰ |
voĉa plozivo | b | d | dz | g | ɢ |
voĉa aspirita plozivo | bʱ | dʱ | dzʱ | ||
ejektivo | tsʼ | kxʼ | qʼ | ||
prevoĉa ejektivo | dtsʼ | gkxʼ | |||
senvoĉa frikativo | s | x | |||
nazalo | m | n | |||
glotala nazalo | mˀ | nˀ |
Ne montritaj en tiu tabelo estas kelkaj marĝenaj konsonantoj kies fonema statuso estas diskutebla.
Klaketoj:
bilabiala | dentala | alveolara | palatala | laterala | |
---|---|---|---|---|---|
senvoĉa | kʘ | kǀ | kǃ | kǂ | kǁ |
glotala | kʘˀ | kǀˀ | kǃˀ | kǂˀ | kǁˀ |
aspirita | kʘʰ | kǀʰ | kǃʰ | kǂʰ | kǁʰ |
afrikata | kʘx | kǀx | kǃx | kǂx | kǁx |
ejektiva afrikata | kʘxʼ | kǀxʼ | kǃxʼ | kǂxʼ | kǁxʼ |
voĉa | gʘ | gǀ | gǃ | gǂ | gǁ |
voĉa aspirita | gʘʱ | gǀʱ | gǃʱ | gǂʱ | gǁʱ |
voĉa afrikata | gkʘx | gkǀx | gkǃx | gkǂx | gkǁx |
voĉa ejektiva afrikata | gkʘxʼ | xʼ | gkǃxʼ | gkǂxʼ | gkǁxʼ |
nazala | ŋʘ | ŋǀ | ŋǃ | ŋǂ | ŋǁ |
preglotala nazala | ˀŋʘ | ˀŋǀ | ˀŋǃ | ˀŋǂ | ˀŋǁ |
senvoĉa uvulara | qʘ | qǀ | qǃ | qǂ | qǁ |
ejektiva uvulara | qʘʼ | qǀʼ | qǃʼ | qǂʼ | qǁʼ |
voĉa (prenazala) uvulara | ɢʘ | ɢǀ | ɢǃ | ɢǂ | ɢǁ |
voĉa (prenazala) uvulara aspirita | ɢǀɦ | ɢǃɦ | ɢǂɦ |
Krome ekzistas 5 velaraj klaketoj sekvataj de uvulara ejektivo kaj 5 velaraj ejektivaj klaketoj sekvataj de uvulara ejektivo, kiujn oni povas analizi aŭ kiel fonemojn aŭ eble kiel kombinojn de klaketo plus ejektiva uvularo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Traill, Anthony (1986) Phonetic and Phonological Studies of !Xóõ Bushman (Quellen Zur Khoisan-Forschung, No 1), Hamburg: Helmut Buske, ISBN 3-87118-669-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Taa language (Dokumentation Bedrohter Sprachen)
- Ethnologue
- UCLA Archive (aŭskultebla)