Ádám Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Boros
Persona informo
Naskonomo Boros Ádám László György
Naskiĝo 19-an de novembro 1900 (1900-11-19)
en Budapeŝto
Morto 2-an de januaro 1973 (1973-01-02) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologoinstruistobotanikisto
vdr

Ádám Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Ádám estis hungara botanikisto, profesoro, kavernisto. Lia botanika nomo estis Boros.

Ádám Boros [1][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de novembro 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Boros frue konatiĝis kun Sándor Jávorka kaj Árpád Degen. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1922. Post siaj studoj li laboris en instituto pri spicherboj. En 1929 li estis nomumita privata profesoro, sed li faris ankaŭ esplorvojaĝojn al Gerecse kaj Vértes. Ekde 1938 li havis postenon en alia instituto, krome li komencis esplori la rehungariĝintajn teritoriojn (ekzemple Norda Transilvanio). Inter 1945-1953 li instruis en la veterinara fakultato. En 1946 li edziĝis. Post 2 jaroj li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1957 li doktoriĝis. Lia kolektaĵo pri kreskaĵoj (65 000 floroj, 130 000 briofitoj) estis deklarita protektata. Estis li la unua, kiu serioze esploris la briofitojn ĉe kavernoj. En 1972 li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Problem der Lebensverlängerung bei Höhlenpflanzen (1926-1927) - recenzo
  • A barlangszádák növényzetének felkutatása érdekében (1933)
  • A Sebes-Körös menti barlangok szádájának növényvilága (1942)
  • A Tapolcai-tavasbarlang mohája (1961)
  • Bryogeographische Forschungen im Karstgebiet des Bihar-Gebirges (1973)

Kreskaĵoj havantaj la nomon Boros[redakti | redakti fonton]

  • Rosa borosiana Degen
  • Pinus borosianus Lyka
  • Pulsatilla borosiana Wagner
  • Melampyrum borosianum Soó
  • Mentha borosiana Trautmann
  • Sorbus borosianus Kárpáti Z.
  • Placidum Adami Borosi Szatala

Fontoj[redakti | redakti fonton]