Ádám Cziglényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Cziglényi
Persona informo
Naskonomo Cziglényi Ádám
Naskiĝo la  23-an de decembro 1909(nun 1909-12-23)
en Hungario Ipolyszécsényke (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de januaro 1998
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo ilustristo
vdr

Ádám Cziglényi [ciglEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cziglényi Ádám estis hungara grafikisto, poŝtmarkoplanisto.

Poŝtmarkoj fare de Ádám Cziglényi (1938)
Dosiero:MAGYAR LÓSPORT bélyeg.jpg
Poŝtmarko fare de Ádám Cziglényi (1961)

Ádám Cziglényi [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1909 en Ipolyszécsényke (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sečianky en Slovakio), li mortis la 15-an de januaro 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Cziglényi rifuĝis al Budapeŝto depost Traktato de Trianon. Ádám studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo inter 1925 kaj 1932, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Vilmos Aba-Novák kaj János Stein. Post siaj studoj li instruis 3 jarojn en la altlernejo. Inter 1938 kaj 1945 li laboris en presejo, poste li estis sendependa artisto. Inter 1938-1982 li planis 250 da hungaraj, 1000 da eksterlandaj poŝtmarkoj, krome li kreis grafikaĵojn por reklamoj. Liaj poŝtmarkoj ricevis premiojn en 1954, 1975, 1976, 1977. Li retiriĝis en 1988. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Lia sola ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto, muzeo pri poŝtmarkoj (1996)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj hungaraj poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

  • Debreceni Református Kollégium (1938)
  • Szakszervezet (1948)
  • Nemzetközi geofizikai év (1959)
  • Magyar Lósport (1961)
  • Kitaibel Pál virágai (1967)
  • Busójárás (1973)
  • I. László magyar király (1978)
  • Szovjet–magyar közös űrrepülés (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]