Ágnes Rózsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Rózsa
Persona informo
Naskonomo Halász Ágnes
Naskiĝo 17-an de decembro 1910 (1910-12-17)
en Oradea
Morto 30-an de julio 1984 (1984-07-30) (73-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Edz(in)o Jenő Rózsa
Okupo
Okupo aŭtorotradukisto
vdr

RÓZSA Ágnes [ro:ĵa] naskiĝinta kiel Halász Ágnes, estis rumanuja hungara memuaristino, tradukistino. Ŝi estis naskiĝinta la 17-an de decembro 1918 en Nadjvarado kaj mortinta la 30-an de julio 1984 en Kluĵo. Ŝi estis la edzino de Jenő Rózsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Rózsa la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo kaj samloke ŝi havigis al si diplomon en la jurakademio (1931), poste ŝi studis 3 jarojn en Francujo en universitato de Dijon, fine ŝi havigis al si diplomon pri la angla kaj franca lingvoj kaj estetiko en la hungara Universitato de Koloĵvaro (1945). Inter 1936–41 ŝi estis privatoficistino en Nagyvárad; inter 1941–44 ŝi instruis en la Gimnazio Kecskeméti Lipót. En majo de 1944 oni deportis ŝin al Aŭŝvico. Inter 1945–48 ŝi denove estis instruistino en la komerca liceo kaj Juda Gimnazio en Oradea, same en la Hungara Knabingimnazio. En 1949 ŝi alvenis Kluĵon kaj ŝi instruis en Hungara Knabinliceo (1949–1953) kaj en la Liceo Ady Endre (1953–1957). Ekde 1957 ŝi estis lektorino en la Universitato Bolyai, post la unuigo ĝia kun la rumana universitato en la Universitato Babeş-Bolyai ĝis sia pensiuliĝo (1968). Ágnes Rózsa

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jövőlesők. Nürnbergi lágernapló 1944–1945, (Nurberga koncentrejtaglibro) Bk., 1971 (= Nürnbergi napló, Bp., 1978).

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Voltaire: Én, az üldözöttek Don Quijotéja, elektitaj leteroj, trad., antaŭp., not., Bk., 1978.

Fontoj[redakti | redakti fonton]