Ágost Benkhard (arkitekto)
Etoso
Ágost Benkhard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1910 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de junio 1967 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-267 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1932) |
Familio | |
Patro | Ágost Benkhard |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ágost Benkhard [Agost], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkhard Ágost estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia persona nomvarianto estis Ágoston, lia patro estis samnoma pentristo Ágost Benkhard.
Ágost Benkhard[1] naskiĝis la 2-an de marto 1910 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágost Benkhard akiris diplomon en Teknikuniversitato József en 1932. Post siaj studoj li havis porokazajn taskojn. Inter 1936 kaj 1944 li havis postenon en la armeo. Dum la nazia erao (1944-1945) li kaŝiĝis, poste li estis translokita al municipo de Budapeŝto. En 1949 li establis kun kelkaj kolegoj arkitekturan instituton. Ekde 1953 li havis ŝtatajn postenojn. Li ricevis premion nur postmorte. Li dufoje edziĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- poŝtejo de Jászberény (1934)
- 3 kazernoj en Miskolc (1937)
- armea hospitalo kaj aliaj domoj en Veszprém (urbo) (1939-1943)
- armea gimnastikejo en Sopron (1941-1942)