Ágost Heller
Ágost Heller | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1843 en Peŝto |
Morto | 4-an de septembro 1902 (59-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Universitato de Hajdelbergo |
Familio | |
Infano | Farkas Heller |
Okupo | |
Okupo | historiisto de scienco • fizikisto • bibliotekisto |
Ágost HELLER [Agoŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heller Ágost estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto, bibliotekisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1893). Lia filo estis Farkas Heller.
Ágost Heller [1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 4-an de septembro 1902 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ágost Heller frekventis teknikuniversitaton en Buda, poste inter 1866-1868 li samloke instruis kiel vicprofesoro. En 1869 li plulernis en Heidelberg. Tie la plej konataj instruistoj estis Gustav Robert Kirchhoff kaj Hermann von Helmholtz. Inter 1870-1898 li instruis fizikon en gimnazio, dume en 1894 li iĝis ĉefbibliotekisto de MTA.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A physika története a XIX. században (Historio de la fiziko en la 19-a jarcento), (1891)
- Geschichte der Physik von Aristoteles bis auf die neueste Zeit, (1882-1884)
- Az időjárás (La vetero), (1888)