Ágota Kovácsné Grampsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágota Kovácsné Grampsch
Persona informo
Naskonomo Grampsch Ágota
Naskiĝo 28-an de oktobro 1960 (1960-10-28) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kegloludisto
vdr

Ágota Kovácsné Grampsch [kovAĉnE grampŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovácsné Grampsch Ágota estas hungara kegloludisto, naŭfoja monda ĉampiono. Ŝia geedziĝa nomvarianto estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kovács Györgyné.

Ágota Grampsch[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágota Kovácsné Grampsch komencis frekventi bazlernejon en la centra sporta lernejo, sed post kelkaj jaroj ŝi forlasis la sporton kaj ŝi kantis en infana koruso de la Hungara Radio. Dum la mezlernejaj jaroj ŝi revenis al la sporto kaj inter 1977 - 1999 ŝi estis kegloludisto en ĉefurbaj sportkluboj, poste en Bamberg. Ŝi apartenis al la hungara nacia teamo 134-foje ekde 1981. Ŝi estis mondĉampiono naŭfoje inter 1984-2004. Ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste ŝi estis trejnisto jaron, tamen ŝi translokiĝis por ludi plu al Germanio. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.