Ákos Eleőd
Aspekto
Ákos Eleőd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1961 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1986) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
TTT | |
Retejo | http://www.eleodakos.hu/ |
Ákos Eleőd [Akoŝ elOd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eleőd Ákos estas hungara arkitekto.
Ákos Eleőd[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ákos Eleőd akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1986. Li laboris inter 1986 kaj 1992 en privata firmao, poste li establis memstaran arkitekturan atelieron. En 1992 li gajnis konkuradon pri Parko Memento, poste tio estis kreita laŭ liaj planoj. Baldaŭ li faris similajn laborojn pri pluraj monumentoj. Li ricevis premiojn en 2012 kaj 2017. Li edziĝis en 1990, poste 3 gefiloj naskiĝis.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- monumento en Szeghalom
- monumento pri Mór Jókai en Budapeŝto
- arkitekturaĵoj de Parko Memento
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- anglalingva biografio[rompita ligilo]